[EMAIL PROTECTED]
wrote:
Neal:
Kiam mi studis
fizikon
kaj hhemion, ni uzis 2 terminojn: 'density' kun iu dimensio (ekz.,
gm/cm**3 por solidoj) kaj 'specific gravity' sen dimensio.� La
'specific gravity' de iu materialo estas la kvociento de ties 'density'
por la 'density' de akvo.
(aux de aero por gasoj)
Jes, la normsubstanco por gasoj estas malsama.
� Iu ajn termino en
iu
ajn lingvo funkcias se chiuj komprenas ghian signifon, ech kiam ghi ne
estas interne senchava.� Nova termino en la angla estas 'relative
density'.� 'Relative density' = 'specific gravity'.� Mi
opinias ke 'relative density' estas logika, interne senchava termino,
malkiel 'specific gravity'.
Mi samopinias. "Gravity" sxajnas havi dimension. Tiu stultajxo
infektis ankaux la franca pro mistradukoj de la angla.
Mi ne konas la historion de la termino 'specific gravity', sed ofte
okazas en scienco ke oni inventas terminon por nova koncepto kiam ghi
ankorau ne estas plene au bone komprenata. Poste oni trovas ke la
termino ne estas plene tauga. Ghi ne estas "stultajho". Ghi estas
produkto de nematura stadio de disvolvigho. La matematikisto kiu
inventis la terminon 'imaginara' por la kvadrata radiko de -1 ne estis
vere stulta.
Pluraj lingvoj havas
terminon
similan al 'density' kun la sama difino:
de: Dichte
nl: Dichtheid
es: densidad
pt: densidade
it: densit�
en: density
pl: gęstość
La termino en la franca estas 'masse volumique'.� Mi ne trovas
alian lingvon kiu havas similan terminon.�
Kiel en tiuj aliaj lingvoj oni nomas la kvocienton de pezo al
volumeno?
Mia celo ne estas krei tutan terminaron. Maso estas pli baza koncepto
ol pezo, kaj mia proponata difino de 'denso' rilatas al maso. Se iun
tagon iu bezonos analogian difinon rilate al pezo, tiu elpensu taugan
terminon.
La vorto 'densité'
estas
sendemensia kaj eglas al 'relative density', sed oni kelkfoje uzas
'densité' kun la sama signifo kiel en aliaj lingvoj.� Che la
retejo
http://www.lenntech.com/fran%E7ais/data-perio/Densit%E9.htm
oni trovas liston de la elementoj ordigitaj per 'densité'.� Oni
legas
"L'unité de la densité est le gr/cm**3 pour les solides et gr/l
pour les liquides et kg/m**3 pour les gaz."
Sur la sama pagxo oni trovas "conn�itre" anstataux
"conna�tre". Ne estas la nura eraro en la reto.
Jes, ekzistas aliaj eraroj en la reto.
La listo de Lenntech
(nederlanda kompanio) es tre utila.� Oni povas montri plurajn ecojn
de la elementoj en la angla, germana, franca, kaj hispana, kaj estas
detala priskribo de chiu elemento en chiu el tiuj lingvoj.
Termino simila al 'density' uzighas analogie por aliaj konceptoj en
pluraj lingvoj, inkluzive de la franca.� Lau artikoloj en la
franclingva Vikipedio,
densité de population est le nombre d'habitants au km**2
densité surfacique de charge --- son unité est le coulomb/km**2
densité volumique de charge --- son unité est le
coulomb/km**3
densité linéique de charge --- son unité est le
coulomb/km
Mi ne scias, de kiu lingvo tio estas tradukita, sed paroli pri
"la" unuo de fizika grando estas en si mem eraro. Cetere kial
diable doni tiajn ekstersistemajn unuojn, kaj ne la SI-ajn?
Mi ne komprenas la celon de via komento.
Krom tio vi pravas, ke "densit�" kun adjektivo kiel
"surfacique" ks montras simplan kvocienton de du
malsamdimensiaj grandoj.
En la angla estas
similaj
difinoj.� Shajnas ke preskau chiam 'density' au simila vorto havas
la dimension 'io en unuo de volumeno' au 'io en unuo de areo' au 'io en
unuo de longo'.� Mi proponas ke 'denso' havu similan difinon kaj ke
'relativa denso' estu kompara kvociento sen dimensio.� Tia estas la
difino de 'denso' en PIV2.� Mi proponas marki 'specifa maso' kaj
'volumena maso' kiel evitendaj.
"Volumena maso" estas uzata termino, "relativa denso"
estas tute nekonata (per Google gxi aperas nur en miaj komentoj pri
"denso"). Laux mi ne tre indas koncentrigxi al tiaj malgravaj
detaloj, cxu meti EVI aux ne: ili kreas diskutojn kaj malhelpas al la
progreso de la laboro.
La nuna difino de 'denso' estas altgrade konfuza. Indas ripari ghin.
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
YAHOO! GROUPS LINKS
|