[EMAIL PROTECTED]
wrote:
En cxi-suba longa mesagxo vi alportas nenion novan, vi
forvisxas la
argumentojn de mia antauxa respondo kaj ne respondas al ili. Miaopinie
ne
estas la tipo de diskuto, kiu ebligas konstrui ion.
Tio kion ni konstruas estas uzebla, ne konfuza difino de signifa
koncepto en kemio kaj fiziko kongrua kun la uzado de multaj aliaj
lingvoj (la franca estas escepto) kaj kongrua kun longa tradicio en
Esperanto. Tio kio nun estas en ReVo estas altgrade konfuza kaj
neuzebla. La angla jam ighis la lingvo de scienco kaj tekniko, kaj dum
la proksima estonteco tio ne shanghos. Se iun tagon Esperanto havos la
oportunon anstataui ghin, estos necese havi klarajn, uzeblajn terminojn
kiuj kongruos kun la tiam internacie uzataj terminoj.
Mi volonte repondos al la forvishita parto. Tion mi faros en sekva
mesagho kiu enhavas tiun parton. Vidu sube la ne- forvishitan parton.
Neal:
Unue mi mencias
certan evoluon
de '-eco'.� PV difinas 'long(ec)o' kaj tiam difinas largha =
"granda lau la direkto perpendikulara al la longeco" kaj dika =
"granda lau la tria dimensio, kiu estas nek largheco, nek
longeco"� En PIV1 'longo' anstataus 'longeco' kaj 'largho'
anstatauas 'largeco' en la difinoj de 'largha' kaj 'dika', kaj PIV1
difinas 'longo', 'largho', kaj 'diko' kiel mezurataj dimensioj kaj
'longeco', 'largheco', kaj 'dikeco' kiel kvalitoj au ecoj.� En ReVo
oni markas per "arkaismo" 'longeco', 'largheco', kaj 'dikeco'
kun la signifo de mezurata dimensio.
La evoluo de 'denseco' al 'denso' estas simila sed pli malrapida.�
En PV denseco = "rilato de la maso de io al ghia volumeno" kaj
en PIV1 denseco = "rilato de unu fizika grando de iu afero al ghia
volumeno: la denseco de solidajho, likvajho, au gaso estas la rilato de
ilia maso al ilia volumeno".� En PIV2 denso = "rilato de
iu fizika grando (sen specifa indiko temas pri la maso) de iu afero al
ghia volumeno", kaj 'denseco' estas "eco de io
densa".
Do ekzistas tradicio de almenau 70 jaroj lau kiu 'denso' au 'denseco'
estas grando kun dimensio, ekzemple, gm/cm**3.
Kion signifas "gm"?
'gm' estas mallongigo de 'gramo'. Estonte mi uzos la pli
sistemecan formon 'g'.
Tiu tradicio en
Esperanto
konsekvencas kun pluraj aliaj lingvoj kiuj havas vorton similan al
'denso': la germana, nederlanda, angla, hispana, portugala, itala.�
Mia najbaro, poldevena kemiisto, konfirmas ke gęstość en la
pola havas dimension, kaj mi opinias ke plotnost' en la rusa havas
dimension.� � Nur la franca uzas 'densité' sendimensie kaj do
devas enkonduki alian terminon (masse volumique) por denso.� La
konfuzaj nunaj difinoj en ReVo estas rezulto de enkonduki francajn
terminojn kiuj estas kontrauaj al longa tradicio.
Mi proponas la sekvan difinon de denso:
denso = la kvanto de io en unuo de volumeno, unuo de areo, au unuo de
longo; ekzemple,
� a) la maso de iu substanco en unuo de volumeno: la denso de fero
estas
7.87 gm/cm**3,
� b) la distribuo de iu kvanto (maso, electro, energio, ktp) en unuo de
spaco (volumemo, areo, longo): la linia denso de tiu drato estas 40
gm/m,
la surfaca denso de tiu plato estas 50 kg/m**2, la denso de shargho che
la surfaco de tiu sfero estas 3 kulomboj/m**2,
� c) averagha nombro de individuaj homoj au ajhoj en unuo de spaco: la
denso de populacio en chi tiu provinco estas 500 homoj en km**2.
denseco = 1) eco de io densa,
2) (arkaika) denso
Tiu difino de 'denso' havas la avantaghon ke ghi montras la fakton ke
en
multaj lingvoj la vorto kiu respondas al 'denso' (Dichte, density, ktp)
uzighas kune kun epiteto por nomi diversajn konceptojn.� La pli
ofta kazo rilatas al maso kaj volumeno, kaj tiam oni forlasas la
epitetojn.� Estas oportune fari analogiajn difinojn en
Esperanto.
Difino de 'volumena maso' ne estas necesa.
Denso estas la chefa koncepto.� Rilate al maso kaj volumeno
ekzistas duaranga koncepto: la kvociento de la denso de iu substanco
per
la denso de iu norma substanco, ekzemple, akvo.� Por tiu koncepto
mi sugestas 'relativa denso' au eble 'kompara denso'.
[EMAIL PROTECTED] wrote:
Neal:
Kiam mi vidis
"denseco
3,78" sen dimensio en la difino de la hhemia elemento bario, mi
konsultis la difinon de 'denseco' kaj tute surprizighis kaj
konfuzighis.� Mi suspektis ke oni jam diskutis tiun aferon, kaj
mi legis la diskuton de antau unu jaro.
Bone. Por tiuj, kiuj ne kuragxas sercxi gxin, mi kopias cxi tie mian
tiaman starpunkton, kaj memorigas, ke jam ekzistas rimarko kaj
adminastria noto cxe la vorto "denso":
* Mezurunuoj
Mi redaktis cxion cxi antaux pluraj jaroj, kaj haste, por sxtopi
brecxojn
malfermitajn de fantaziaj artikoloj. Tre povas esti, ke estas eraroj,
sed
gxis nun neniu fizikisto plendis.
* Denso aux denseco?
Mi preferas "denso" (PIV2), sed redaktis laux la terminologio
de PIV1/PV,
kiuj konas nur "denseco". Mi volonte sxangxus.
'Denseco' restas.
* Cxu "volumena maso" aux "specifa maso"?
Nur "specifa volumeno" aperas en PIV1/PIV2, sed "masa
volumeno" (do la
inversa grando) ja aperas kiel ekzemplo cxe "masa". Mi opinias
la terminon
"volumena maso" pli klara, pli logika, pli moderna (en Francio
oni ne plu
uzas "specifa maso" de jardekoj), sed mi pretas reveni al
"specifa maso",
se evidentigxas, ke tio estas pruveble preferinda termino. Almenaux
necesas
enkonduki "specifa maso" (auxtoritata formo) kaj proponi
"volumena maso"
kiel eblan sinonimon.
* Cxu denso estas specifa maso?
Denove mi sekvis la francan terminologion: de jardekoj oni zorge
distingas
inter "denso" (sendimensia grando) kaj "volumena
maso". Mi momente ne havas
tempon pedante kontroli kiel estas en aliaj lingvoj (mi tamen scias, ke
la
rusa uzas la sistemon, kiun vi priskribas), nek kiel estas en la
eventuala
faka E-a literaturo.
Mi ja "pedante kontrolis" la uzadon de aliaj lingvoj. Mi trovis
informojn pri la germana, nederlanda, hispana, portugala, itala, angla,
kaj pola. En tiuj lingvoj estas vorto kiu konsistas el unu-silaba
morfemo kun substantiviga finajho (Dichte, Dichtheid, densidad,
densidade, densità,
density, gęstość) kiu
havas dimension kaj kiu havas la saman signifon kiu havas la Esperanta
vorto 'denso' lau tradicio de multaj jardekoj lau PV, PIV1, kaj PIV2.
Nur la franca havas duvortan terminon similan al 'volumena maso'.
Enkonduki tiun terminon en Esperanto estas nepre nenecesa kaj kauzas
nur konfuzighon. Shajne vi agnoskas ke mi povas aldoni la rusan al mia
listo de lingvoj.
Utilas "zorge distingi" inter la dimensiita grando kaj la sendimensia
grando, kaj la nunaj difinoj en ReVo ne faras tion.
Cetere mi ne vidas la avantagxon igi "denso"-n sinonimo de
"specifa maso",
des malpli ke nenie en la vortaroj aperas via "relativa denso",
kiu
respondus al la difino, kiun mi donis por "denseco".
'Denseco' malaperu kiel nomo de fizika grando.
Konklude: mi agnoskas, ke la nuna prezento estas diskutebla. Gxi tamen
ne
estas malbona kaj la problemo, se entute enestas, estas detala kaj
facile
korektebla.
La problemo estas baza, kaj la unua pasho en solvo estas forigi la
terminojn 'volumena maso', 'masa volumeno', ktp. kaj reveni al nia
tradicio.
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
YAHOO! GROUPS LINKS
|