> > Corobu:
> > aldoni tiun vorton kiu ja estas suficxe internacie konata sub la
> > formo "origami"...
 
> en interreto kukolo/guglo anoncas:
>   120 origamio
>    64 paperfaldado
>     4 paperfaldarto
> do restas la demando, kiel arangxi inter tiuj vortoj.  kiu estu 
cxefa kaj kiu
> estu sinonima?  kaj ankaux cxu "origamio"n ni komprenu kiel 
samsencan kun
> paperfaldado/arto aux kiel subnocion "japana tradicio de 
paperfaldado/arto"?
> 
> jxeromo

Unue mi salutas vin kaj dankas pro la respondo.
Jen mia opinio pri viaj demandoj:

Origamio farigxis arto kiun praktikas pasie kelkaj homoj, gxi estas 
pli kaj pli konata tra la mondo. Ankaux sciindas ke gxi estas 
profunde enradikigita en la japana kulturo. Kaj la monde konata "mil 
gruoj de Sadaka" staras kiel simbolo de paco. Iu kolego mia, kiu 
instruis en Japanio, raportis al mi ke donaci gruon al japano estas 
kiel diri "sanon al vi!". 

Ne cxiuj paperfaldajxoj estas origamiajxoj cxar veran origamiajxon 
oni faras el papero, per faldoj sen tondi kaj sen glui. Plie ne cxiuj 
paperfaldajxoj estas artajxoj.

Pro tio mi opinias ke la vorto "origamio" estas la cxefa kaj la 
difino estas "arto de paperfaldado".

La vorto "paperfaldado" ne estas sinonimo de la vorto "origamio", gxi 
estas vorto kiu permesas difini "origamio".

La vorto "paperfaldarto" estas la gxusta vorto en nia lingvo sed 
estus strange ke Esperanto uzus tiun vorton dum la aliaj lingvoj 
akceptis la vorton "origami" kiu entenas la japanaj "ori" kaj "kami".
"Paperfaldarto" estus sinonimo de "origamio".

Cxar la vorto "origamio" originas el la japana lingvo kaj tute ne el 
la radikoj de la fundamento, mi opinias ke ja oni devas aldoni ke la 
vorto devenas de la japana. Pri la origino de la arto mem ne tre 
klare statas laux mia kompreno, sed certe estas ke la vorto devenas 
de la japana kaj ke tiu arto trovigxas en la japana kulturo.

Difini "origamio" kiel "japana tradicio de paperfaldado" eblas apud 
la unua difino kiu estus "arto de paperfaldado" do:

1 arto de paperfaldado
2 japana tradicio de paperfaldado

la 1 estus la moderna vido de la vorto: vido de arto
la 2 estus la historia vido de la vorto: vido de kulturajxo.

Por mi tute ne gravas ke oni intersxangxu 1 kaj 2.
Mi aldonos ion al la viki-pagxo pri "origamio"
Ne estas mi kiu kreis tiun pagxon: mi malkovris gxin nur hieraux kaj 
sxangxis la jam estantan ligilon al mia TTT-ejo kiu delonge ne plu 
estis la valida adreso.
Mireja dankas pro la atentigo al cxi tiu respondo.






retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a