Tulio:
1) Kiel mi povas iniciati novan artikolon?

Ie en la retejo estas konsiloj, sxablono ktp.

2) En tiu kazo, cxu iu kontrolas la gxustecon de la signifoj?

Neniu havas la specifan taskon kontroli, sed ofte la redaktantoj legas la novajn kontribuojn (ne nur la novajn artikolojn) kaj lauxbezone prikomentas ilin.

3) Se mi sendas mistajpitan artikolon, kaj rimarkas tion, cxu mi devas sendi novan korektitan aux cxu mi devas atendi la venontan tagon por korekti?

Vi devas atendi, gxis la unuaj modifoj aperos en la retejo.

4) Kelkfoje mi ricevas robotan mesagxon pri ERARO pro neaktuala versio. Kiel mi kontrolu, cxu la versio de la artikolo estos akceptita? Cxu eblas antauscii tion dum la sendo? (Mi rimarkis, ke la artikoloj kun flagetoj estas malnovaj (jaro 2002, ekz.).

Se vi uzas la TTT-an fasadon, la servilo proponos al vi nur la plej aktualajn versiojn. Povas tamen esti kolizio kun la redakto de alia redaktanto en la sama tago.

Se vi prenas la artikolojn el la arhxivoj, ili lauxdifine ne estas cxiam la plej aktualaj. La versio de iu artikolo trovigxas en la atributo mrk de elemento art, t.e. kutime sur la kvara linio de la XML-dosiero, kaj sur la lasta linio de la TTT-pagxo.

Kore,

Marc

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a