1) Kiel mi povas iniciati novan artikolon?
Ie en la retejo estas konsiloj, sxablono ktp.
--> Mi ne sukcesis legi la "Sxablonon", cxar aperas mesagxo pri eraro en XML.
Ne klaku la ligon, sed elsxutu la dosieron. (Alternative, per dekstra musklako petu la fontodosieron de la pagxo, kiu aperigas mesagxon pri eraro.) La sxablono estas tre primitiva kaj prezentas tre simplan strukturon. Vi kompreneble devos gxin ampleksigi, uzante jam ekzistantajn artikolojn kiel ekzemplojn.
Mi scivolas pri tiuj komencaj linioj en cxiu artikolo, ekz.
<?xml version="1.0"?>
<!DOCTYPE vortaro SYSTEM "../dtd/vokoxml.dtd">
<vortaro>
<art mrk="$Id: babil.xml,v 1.17 2005/02/24 17:32:51 revo Exp $">
--> Cxu mi mem devas skribi ilin, aux cxu mi verku la artikolon ekde la elemento <kap>?
La tri unuaj linioj estas identaj por cxiu artikolo. Koncerne la kvaran vd la sxablonon (la atributo mrk reduktigxas al "$Id$").
Pretigu vian artikolon kaj vi baldaux demandos al vi: kiamaniere sendi la pretigitan artikolon? Nu, la kutima regulo estas tia: al la dosiero vi aldonu unuan linion de la tipo:
aldono: xxxx
kie xxxx estas la nomo de artikolo, pli-malpli identa kun la artikola radiko, skribita laux x-konvencio (ekz-e "aldono: cxeval", se temas pri artikolo pri la radiko "cxeval"). Poste sendu la dosieron (kiel kunsenditan) al la servila adreso [EMAIL PROTECTED]
Devas esti ebleco uzi la TTT-fasadon por atingi la saman celon, sed mi dubas, cxu pli oportunas.
----------------------------------------------------
4) Kelkfoje mi ricevas robotan mesagxon pri ERARO pro neaktuala versio. Kiel mi kontrolu, cxu la versio de la artikolo estos akceptita? Cxu eblas antauscii tion dum la sendo? (Mi rimarkis, ke la artikoloj kun flagetoj estas malnovaj (jaro 2002, ekz.).
Se vi uzas la TTT-an fasadon, la servilo proponos al vi nur la plej aktualajn versiojn. Povas tamen esti kolizio kun la redakto de alia redaktanto en la sama tago.
Se vi prenas la artikolojn el la arhxivoj, ili lauxdifine ne estas cxiam la plej aktualaj. La versio de iu artikolo trovigxas en la atributo mrk de elemento art, t.e. kutime sur la kvara linio de la XML-dosiero, kaj sur la lasta linio de la TTT-pagxo.
--> Mi cxiam uzas la TTT-an fasadon.
Do la kolizioj estas maloftaj, kvankam gxenaj. Ne estas alia ebleco, ol refari la intencitan redakton.
Marc
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
