> Ankaux "mili-" ne aperas en REVO. Cxi tie aperas nur la oficialaj
afiksoj. 

Tiu lasta aserto ne estas vera:

http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/iv.html
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/oz.html
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/tele.html

> Se oni akceptas la vorton "nanotehxnologio" (kio estas diskutinda,
pro la 
> malklareco de "tehxnologio" mem), gxi aperu kun la radiko
NANOTEHxNOLOGI.

Tio estas gxusta. Laux mia kompreno, oni ja havas artikolojn pri
neoficialaj afiksoj, sed la vortoj kreitaj per ili estas traktataj
kiel nekunmetitaj.

Tio ja estas iom konfuza cxe vortoj, kiuj uzas kaj oficialajn kaj
neoficialajn afiksojn, ekzemple "kilobitoko" kaj "teleregilo". Se
"teleregilo" devenus de "teleregi", supozeble estus "telereg/il/o" por
ReVo; tamen, se gxi devenus de "regilo", supozeble estus
"teleregil/o". La vorto "kilobitoko" preskaux sendube devenas de
"bit/ok/o", do devas esti "kilobitok/o": unu radiko plus finajxo.
Cetere, oni devas fari apartajn artikolojn por "kilogramo",
"kilometro", "miligramo", "milimetro", ktp.

Kompreneble, ankaux la alternativo, trakti kiel afikson cxion, kio
povus estis afikso, havas siajn problemojn. Tio estas pli-malpli la
sistemo de PIV2002, laux kiu estas "hem/o/glob/in/o", ekzemple.







retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a