> Jes, mi forgesis, ke aperas ankaux aliaj (ekz-e la botanikaj). La
regulo 
> estas, ke la neoficialaj afiksoj rajtas aperi (precipe se
"oficialigindaj", 
> kvankam ne estas rekomendinde enkonduki novajn), sed la vortoj
derivitaj 
> per tiaj sufiksoj ne estu enkondukitaj kiel derivajxoj. Nun mi
atendas, ke 
> iu diros "tio ne estas logika...", sed temas pri malnova debato, kiun 
> espereble neniu deziros remacxi.

Tamen, evidente necesas de tempo al tempo reklarigi la aferon, cxar
venas novaj homoj, kaj la malnovaj homoj forgesas.

Cetere, jena frazo en la manlibro estas iom kritikinda: "Por eviti
diskutojn, ĉu iu vortelemento estas afikso aŭ ne kaj por faciligi al
la uzanto la uzadon de la vortaro, nur derivaĵoj formitaj kun
oficialaj afiksoj aperu en la sama artikolo, kiel la radiko."

Tiu regulo ne helpas eviti la diskuton; gxi necesigas la diskuton.
Ekzemple, la decido, cxu "Britio" aperu sub "brito" dependas de tio,
cxu -i' estas afikso; se gxi ne estus afikso, "Britio" estus
kunmetajxo el du radikoj, kaj gxi supozeble ja aperus sub "brito",
cxar tio estus "la plej karakteriza radiko".

Pro la ekzemploj, kiuj sekvas gxin, estas klare, kion la citita frazo
celas, sed la afero ne estas perfekte esprimita.







retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a