Manuel: > Kiu respondecas pri la redaktado de "genetiko"? > ...
kelkaj gvidvortoj: - en reta vortaro respondecoj estas suficxe neformalaj. pri genetiko miascie neniu multe agadis, kaj estos bone se vi povos. - sub "gen" povas aperi "geno", "gena"... sed laux la nunaj reguloj nek "genetiko" nek "geniko" cxar revo akceptas en sama artikolo derivajxojn nur per oficialaj afiksoj aux per kunmetoj, ne per neoficialaj afiksoj kiaj "-ik" "-ologi" kaj similaj. - "genetiko" kaj "geniko" aperu en propraj artikoloj. - mi suspektas, ke la kutimaj redaktantoj de revo plisxatos nek "genetiko"n nek "geniko"n sed "genoscienco"n. "plisxati" nur signifas, ke la difino estu cxe la preferata vorto, kaj ke la aliaj vortoj havos referencon al gxi anstataux difino. pri tio vi probable ricevos aliajn respondojn... - kutima regulo por enmeti ion en revon estas, ke ekzistu ekzemploj de efektiva uzo. ekzemplojn de "geniko" vi certe povas trovi por la nova koncerna artikolo. mi dubas, ke vi facile trovos ekzemplojn de "genetiko" en la senco de "moralo pri la uzo de genotehxniko". se vi ne trovas, vi tamen povos meti rimarkon sub la kapvorton "genetiko", kiu atentigos pri gxia ebla dusenceco. mi parolas cxi tie precipe pri kutimoj en la redaktado de revo. tiuj kutimoj certagrade estas dokumentitaj sub "ktp" > "redaktado" > "lingva manlibro" kune kun gxeneralaj reguloj ankaux pri aliaj aferoj. amike. jxeromo retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
