Sergio:

>> Ruslingve estas kaj jarkvarona, kaj urboparta sencoj; sed la
>> urboparta senco estas alia ol en la lingvoj okcidentaj; fakte, mi
>> ne scias, kiel esprimi en la okcidentaj lingvoj tion (tiu senco
>> tamen ekzistas en la uzbeka kaj en la turka, kie gxin esprimas
>> "mahalle").

James Rezende Piton:

> Cxu ne gxuste "dombloko" pri kiu oni laste parolis? Bloko cxar
> gxi estas apartigita de plejofte kvar stratoj. En la portugala
> tio estas "quarteir?o", do jen la radiko kvar denove.

Ial mi pretervidis tiun diskuton pri "dombloko"; sed gxi malplacxas al
mi.  Evidente, estas malsamaj civilizoj, kaj malsamaj realoj.  En
Uzbekujo, kie mi pasigis mian infanagxon, cxiu havis korton en kiu
estis unu (aux pluraj) domoj; ekz-e komence en nia korto estis la domo
de miaj geavoj, poste miaj gepatroj konstruis sian domon en la sama
korto.  "Dombloko" pensigas min pri malsimpatia kompakta maso da
kungluigxintaj domoj, io tute alia, tute alia vivmaniero, en kiu
mankas la libera aero.

Cetere, vespere en mia hejmo mi konsultis la librojn, kaj malkovris,
ke la Akademiaj korektoj interpretas la Fundamenton francmaniere: la
pure tempaj tradukoj pola kaj germana estas anstatauxigitaj per
terminoj urbopartaj (resp. dzielnica kaj Stadtviertel).

Restas esplori, cxu la germana-pola interpreto lasis iajn spurojn en
la lingvo.

>> Ruslingve temas pri grupo da domoj cxiuflanke limigitaj per stratoj:


>> ========..==============..=======================..======================
>>         ||              ||                       ||
>>         ||              ||                       ||
>>         || kvartalo     || kvartalo              ||
>>         ||              ||                       ||
>>         ||              ||                       ||
>> ========::==============::=======================::======================
>>         ||              ||                       ||
>>         ||              ||    kvartalo           ||
>>         || kvartalo     ||                       ||
>>         ||              ||                       ||
>> ========'`=============='`======================='`======================

>> Do, cxe cxiu vojkrucigxo komencigxas novaj kvartaloj.



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a