Sergio:
>> Ruslingve estas kaj jarkvarona, kaj urboparta sencoj; sed la
>> urboparta senco estas alia ol en la lingvoj okcidentaj; fakte, mi
>> ne scias, kiel esprimi en la okcidentaj lingvoj tion (tiu senco
>> tamen ekzistas en la uzbeka kaj en la turka, kie gxin esprimas
>> "mahalle").
James Rezende Piton:
> Cxu ne gxuste "dombloko" pri kiu oni laste parolis? Bloko cxar
> gxi estas apartigita de plejofte kvar stratoj. En la portugala
> tio estas "quarteir?o", do jen la radiko kvar denove.
Ial mi pretervidis tiun diskuton pri "dombloko"; sed gxi malplacxas al
mi. Evidente, estas malsamaj civilizoj, kaj malsamaj realoj.
Interese, la nuna diskutado montras kiel la latindevena vorto "kvartalo" migradis tra la diversaj kulturoj kaj civilizoj:
<<kvarono, urboparto, domaro, kaj ec^ apartamento>>.
Miaopinie en esperanto "kvartalo" signifas simple urboparton, sendepende de g^ia kvalito au^ log^antaro. Kompreneble eblas precizigoj kiel "juda kvartalo", "malnova kvaratlo", "alta kvartalo", c^emara kvartalo,, ktp.
(Cetere, se bone komprenis, en la Jerusalema malnovurbo la kvartaloj estas g^uste 4: juda, araba, kristana kaj armena).
Por tiu supre menciita nocio de <domaro inter 4 stratoj>, c^u ne tau^gas la ankau^ latindevena "insulo"? "Dom(ar)insulo".
amike,
mau^ro la torre
Mau^ro La Torre, Romo, Italujo, <[EMAIL PROTECTED]>
_________________________________________________________
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
