En komento de la artikolo "konduki" estas skribite:
---
Inter direkti aŭ konduki kaj gvidi, la diferenco estas, ke
la direktanto aŭ kondukanto estras, dum la gvidanto nur helpas.
Fine gvidi supozas, ke la gvidato ne konas la ĝustan vojon,
kiun konas nur la gvidanto.
---
Do, sxajne, la politikan sencon "leader", "Führer" devus havi
gxuste la vorto "kondukanto", sed ne "gvidanto". Tamen en
la reala uzo sxajne estas male (vd. ekzemplojn malsupre).
Mi petas posedantojn de PIVoj citi la tiean difinon de "gvidi".
Komprenu, mi ne kuragxas mem aldoni tiom gravan sencan sxangxon,
ne sciante, kion opinias pri tio aliaj gravaj vortaroj - kaj
PIVojn mi ne havas. Gxuste tial mi petis iun pli kompetentan
fari tion anstataux mi. Sed se neniu deziras, do almenaux bv.
citi la PIVan difinon.
Jen ekzemploj de uzado de "gvidi" en Interreto:
'Sxi establis en Auxstrio 23 komunumojn kaj gvidis ilin gxis 1957'
'Ŝi iniciatis kaj trifoje gvidis la ILEI-Gimnazion'
'Margaret THATCHER gvidis kaj estris la partion de 1975'
'Farinte tion, li gvidis pli ol centon da miloj da militistoj
al Jingzhou [...] por konkeri la sudan parton de Chinio'
Jen "gvidanto":
'Li havis brilan karieron en la armeo, kaj en 1953 li fariĝis
la gvidanto de la "unuo 101", kiu faris serion da venĝ-atakoj
kontraŭ la najbaraj arabaj ŝtatoj'
'Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis
sin "gvidanto" (Führer)'
'Ĉar gvidanto kiu, en siaj animo kaj konscienco, trenas sian
popolon al milito riske de komplete sensenca sangelverŝo, estas
eksterleĝa gvidanto'
'Vaŝingtono plenumas de nun senkomplekse sian rolon de
"tutmonda gvidanto"'
'Ivo Lapenna: La plej grava gvidanto de UEA post Hodler kaj Privat'
ktp.
Do, kion ni faru?
--
Yury Finkel, http://www.esperanto.mv.ru
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
