--- Cyprych Sebastian: ...
> Kaj denove - cxu etikedo cxu marko ... mi uzus etikedo por "label" > sed tio devenas de angla-pola traduko > (label(en)->etykieta(pl)->etikedo(eo)) kaj eble estas fusxa. Sed > same la marko devenas de angla "mark". Kaj se ni povas _marki_, same > ni povas _signi_ (ja, senco estas simila). Do, eble, elektu unu > vorton kaj la aliaj ustu evitindaj? Sed tio estas la Akademia tasko? Por la angla ekzistas terminologiaj rekomendoj, kaj ili proksimume priskribas, kiam oni uzu "label" kaj kiam "tag". Maldetale, "label" estas pli forte fiksita (estas nedisigebla parto de datumo), dum "tag" estas io disigebla kaj eventuale, pli-malpli libere sxangxebla. Tio precipe gravas en la situacioj, kie la du terminoj kunekzistas (ekz-e en la programlingvoj). Esperante por tio "nedisigebla" suficxe bone konvenas "marko". Ekz-e kruco desegnita sur tabulo kaj uzata kiel celo en pafekzerco estas "marko"; kaj simile, en programlingvo "label" de ordono, uzata kiel celo de saltordono (goto M) estas "marko" en mia traduko de Pascal, en la germana lingvo (Marke) kaj en la rusa (metka) -- dum la francoj nomas tion "etiquette". Alia "nedisigebla" atributo estas la komerca marko, ekz-e "label" algluita aux alkudrita al cxemizo aux gxinzo. Ekzemplo pri programlingva "tag" povus esti aparta kampo de rikordo (strukturo). Ekz-e en Pascal: record agxo: integer; case sekso: (vira, ina) of vira: (kalva: Boolean); ina: (graveda: Boolean); end Cxi tie la kampo "sekso" estas "tag" (en mia traduko, "etikedo"); principe, oni povas gxin konsulti kaj sxangxi lauxbezone. La markaj aperoj "vira:" kaj "ina:" estas du okazoj de "case label" -- ili identigas la variantojn, kaj ne estas disigeblaj de la varianto. Do, mi nomas ilin "markoj". Mi scias, ke la franca kaj la pola ne sekvis la terminologiajn rekomendojn koncerne "tag/label", kaj mi jam ne memoras, kiel ili elturnigxas en cxi tiaj situacioj. Mi konsentus, ke en la okazo de HTML tia distingo ne estas aktuala; sed mi opinias ke estas klara avantagxo havi ian regulan manieron traduki la regule kontrastigatajn parojn (kiel "tag" kaj "label"), krom se tio estus iel malkonvena por la lingva medio de Esperanto. Cxi-okaze mi vidas nenian motivon devii disde la gxenerale rekomendinda modelo. -- Sergio __________________________________________________ Do You Yahoo!? Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around http://mail.yahoo.com ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> Everything you need is one click away. Make Yahoo! your home page now. http://us.click.yahoo.com/AHchtC/4FxNAA/yQLSAA/_OlolB/TM --------------------------------------------------------------------~-> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
