--- Marc: > Cxu vi parolas kiel sciencisto aux kiel anglalingvano?
Mi estkiel ruslingvano trovas la nunan difinon tre surpriza. > Ekzistas aliaj uzkampoj ol la hxemia por la angla termino "reactor" > (ekz-e en elektro [reaktanchava cirkvitero], psikologio [reaganto]). Por ordinara ruso "reaktor" nepre estas la atomkerna reaktoro. Kvankam en la (malmulte konata) faka uzo ekzistas "reaktor"oj elektraj, biologiaj kaj hxemiaj. Tamen neniam ajn mi imagus reaktoron kiel motoron. > La donita difino (speco de motoro) devenas de SPV kaj pli-malpli > kongruas kun tiu de PIV2 (kiu aldone konas ankaux "nuklea reaktoro", > vaste uzata, sed senrilata al la unua signifo). Estas prave ke la "nuklea reaktoro" estas tute alia afero, kaj jam pro tio la ReVa difino bezonas sxangxon: gxi difinas motoron, kaj ilustras per reakciujo. Aliflanke, la fakto ke iu vorto aperas en la PIV-oj ne auxtomate signifas, ke la vorto estas bona aux registrinda. > Do ne eblas gxin konsideri malgxusta sen plia pravigo. Mi tamen dirus, ke pravigon postulas akcepto de sencoj kies internacieco estas tre dubinda. > Por la hxemiaj uzoj eblus preferi derivajxojn el "reakci": > reakciujo, reakci-cxambro, reakci-kuvo... Indus esplori, kio estas > la faka uzo. Vi pravas, "reakciujo" estus tre bona vorto por la sencoj hxemia -- biologia kaj ecx fizika; kaj por la senco elektra pli konvenus "reagilo" aux "regulilo" (aux eble aliradika termino). -- Sergio __________________________________________________ Do You Yahoo!? Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around http://mail.yahoo.com retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
