marc lasis noton cxe "fiziografio" (http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/fiziog.html), ke gxi estas "stranga vorto". ankaux al mi. la difino ne tre klaras. jozefo tradukis gxin hungare interalie per "fiziogr'afia". en interreto en la franca lingvo mi trovas gxin en franc-kanadaj pagxoj, ekzemple en la franca vikipedio pri la kanada rivero "etchemin". laux iu terminaro (http://www.thecanadianencyclopedia.com/index.cfm?PgNm=TCE&Params=F1ARTF0003216) "fiziografio" kaj "geomorfologio" estas kvazaux-sinonimoj (geomorfologio sence pli vastus?). laux alia terminaro (http://sigeom.mrnfp.gouv.qc.ca/sge/classes/I5101_glossaire) oni ne uzu "fiziografion" sed prefere "geomorfologion".
mi suspektas, ke en iuj lingvoj -- ekzemple la centra franca sed ne la kanada franca -- "fiziografio" eksmodigxis kaj praktike lasis sian lokon al "geomorfologio", eventuale pro evoluo de la scienco mem. kia estas la situacio en aliaj lingvoj? en e-o en interreto "geomorfologio" pli popularas ol "fiziografio": proksimume 41 kontraux 10. "fiziografio" malaperis el pivoj, "geomorfologio" aperis en piv2 kaj ankoraux ne enestas "revo"n. jxeromo retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
