Mi hodiaux matene ankoraux povis kontroli en kelkaj vortaroj, post kiam mi estis trovinta "faduo":
Cxiuj modernaj vortaroj havas "faduo": PIV2 2002, Krause eo>de 1999 kaj Minnaja it>eo1996 Nur la malnova Tudela Flores eo>es 1959 havas "fado (mus.)". Do mi pli akrigas miajn preferojn kaj nun pledas por "faduo". "fado" sxajnas al mi forma arhxaismo, la demando estas jam decidita. Tio fenomeno cetere estas tute kutima cxe Esperantigo de vortoj. Ofte la unuaj proponoj estas tre proksimaj al la internacia formo de vorto kaj nur en posta sxtupo vorto ricevas tipe Esperantan formon. Bona ekz-o estas la radia fakvorto "fading" kun la Angla sufikso -ing. La fruaj vortaroj ankoraux havas fadingo (Waringhien eo> fr 1955/1976, Sarafov eo>bg 1963, Bokarev eo>ru 1974), dum hodiaux "fado" sxajnas esti gxenerala kaj "fadingo" nur plu forma arhxaismo. Kiam ni legos pri novaj artikoloj en ReVo? Salutas Bernhard Pabst ----- Original Message ----- From: "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]> To: <[email protected]> Sent: Friday, September 08, 2006 11:56 PM Subject: [revuloj] Faduo aux fado > Ni parolis pri la "Portugala popola kanto, kutime melankolia kaj > nostalgia". > Vikipedio nomas gxin > > jen faduo > > // http://eo.wikipedia.org/wiki/Faduo > > jen fado > > // http://eo.wikipedia.org/wiki/Jos%C3%A9_Malhoa > > Laux mi ambaux formoj estas akcepteblaj, miaj personaj preferoj eble estas > faduo : fado = 60:40. > > Se iu volas aldoni tiun vorton: la Germana traduko estas Fado (samtempe > oni > povus eble aldoni "popola kanto" cxe kanto?). > > Bonan nokton (mez-Euxrope). > > Bernhard Pabst > retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
