--- In [email protected], "Tulio" <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> Vortaro ne estas lernejo. Vortaro estas cxerpejo. Gxi estas loko, 
> kie oni sercxas vortojn, kiujn oni trovas en la cxiutaga uzado kaj 
> legado. Cxu tiu vorto estas bona ("oficiala") aux ne ("neoficiala"),
> tio ne gravas. Vortaro devas esti loko, kie oni povas trovi vorton 
> nekonatan, kiun ni legis aux auxdis ie.
> Certe la vortaro devas montri, ke tiu vorto estas slangajxo, aux 
> tehxnika vorto aux ecx evitinda vorto. Sed tiu vorto devas aperi 
> tie. En vortaro devas esti cxiu vorto. Tion mi faras en la miaj. 
> Tion mi sxatus vidi en ReVo.
> Amike,
> Tulio Flores
> 
Kara Tulio,

precipe mi konsentas, sed dum pli ol dudek jaroj da verdeco mi ankaux
lernis pri kruda realeco. 

Unue mi devas diri, ke mi naskigxis en GDR kaj havas pro tio altan
pretendon al vortaro. GDREA akiris, ke Erich-Dieter Krause povis verki
vortaron, kiu estis kun cxiuj klarigoj, aldonoj kaj mencioj tute je
sama alta nivelo, kiel la ceteraj vortaroj tiam produktita de la
sxtata entrepreno nomata tiam "Bibliografisches Institut Leipzig" (kiu
nun apartenas al Langenscheidt). 

Samtempe estis sur la germanlingva esperanto-merkato binditaj libroj,
kiuj havis sur cxiu pagxo du kolumnojn. Do oni trovis tie nacilingvan
terminon kaj iun esperantlingvan ekvivalenton (aux inverse). Tion mi
nomus ne vortaro, kvankam gxi estas aro de vortoj, sed simpla
vortlisto, cxar de vortaro mi postulas pli ol de dukolumna datenbazo. 
Sed estas fakto, ke en aliaj landoj oni nomas tiajn vortlistojn
vortaroj, cxar la pretendoj de la klientoj tie ne postulas entute iajn
aldonojn kaj klarigojn. Tiel tiuj verkoj ne donas helpon por elekti
(slangajxo, oficiala, ...), sed funkcias kiel aprobilo: tiu cxi vorto
estas kaj cxi signifas tion (kaj nenion alian menciindan).

Kaj tial mi ne bezonis miri pri la parolelekto de esperantistoj: tiu
cxi vorto estas en la vortaro, pro tio mi uzas gxin, indiferente, cxu
ekzistas pli bona kaj pli bela fundamenta. Memkompreneble ne cxiam,
sed mi auxdis tion suficxe ofte por pretendi de vortaristo, ke li
konsciu pri sia respondeco koncerne la lingvo-uzado kaj -evoluo. 

Cetere oni povas havi neniam cxiujn nociojn, se do cxiukaze necesas
ellasi, kial ne ellasi unue la evitendajn nociojn? 

Peter   








retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a