Je Mardo 27 Marto 2007 21:13, ro-esp skribis: > temas pri ofte ege cxiutagaj vortoj, ekzemple la NL-a gunnen (DE > goennen, No unne, kaj bonvolu ne diri "malenvii")
- Kaj kial ne "malenvii"? Chu char la analizo de tiu vorto donus ankau la eblecon de alia signifo (achajho kiun mi ne volas havi, ghin havu tiu ulo)? Mi petas konsideri ke la Esperantaj kunmetitaj vortoj ne havas precize la sencon de ebla analizo, sed tiun kiun la lingvouzo donis al ghi (kadre de analizo, kompreneble): homaro ne estas simple aro da homoj, kaj malenvii signifas "ne envii ion al iu char (subkomprenate:) tiu homo/estulo valoras ghin" (ne: char tiu ajho estas tro acha - en tiu senco eblus tamen uzi tion ironie). > cxu tiu aparato estas ** aw *** ?(angle on/off, nl-e aan/uit) - ... (platdiche: an/ut, germane an/aus)... En(shaltita)/El(shaltita) > > Ankaw vortoj kiuj rilatas al "drogoj" (narkiloj). kial oni respektu > lingvon kiu > ne havas vortojn por la efektoj de drogo kiun milionoj da homoj uzas? > Nur njuwspikistoj kredas ke oni povas preventi malagrablajxojn per > manko de klaraj terminoj. > > Homo sub influo de kanabinajxoj - kanabajhoj? > estas ***-a - tio dependas de la grado de influo. Ekzistas la termino hashishismo por venenigho kauzita de kanabajho, kaj tia ulo estas hashishisma. Malpli alta grado de tiu influo estus: hashishebria Ankorau malpli alta: hashisheuforia Ktp. ... Sed mi supozas ke vi deziras havi same koncizajn terminojn kiel angle "high" au simile. Mi tamen dubas pri la utilo disponi pri paralele multaj radikoj au homonimoj. > , kaj eble havas mangx-*** > homo sub influo de stimuliloj estas **-a, kaj havas parol-** > > Cxu ivi - ivi??? Mi ne komprenas. > komprenas ? Se ne, des pli urgxas enkonduki la vortojn :-) - Kara Ronaldo, mi kredas ke estus bone se vi iom precizigus tiujn nociojn, prefere ankau per aldono de diverslingvaj terminoj. Kaj krome, ke ni transigu tiun chi diskuton al la diskutlisto de REVO (Reta Vortaro), kie centoj da vortaristoj kaj lingve interesitaj homoj volonte serchas kaj trovos solvojn por mankantaj terminoj. Do, supozante vian permeson, mi nun transigas tiun chi mesaghon al [email protected] Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj, Linukso - Esperanto de la komputiloj. -vl
