--- In [email protected], ro-esp <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> al kelkaj mesagxoj mi volas responde substreki, ke esp-o estas vivanta  
> lingvo, kaj ke homoj kiuj opinias ke ni limigu nian parolon law la 
> limoj de la ekzistantaj vortaroj, estas nuraj njuwspikistoj
>                                       gxis, Ronaldo
> -- 
> http://www.esperanto.net
>
Dankon por la floroj, kvankam mi ne vere komprenas, kiel "kelkaj" cxi
tie meritas ilin. 

Unue, demandante ion, Vie riskas ricevi respondon. Se Vi ne klare
mencias al la respondanto, kiun respondon Vi deziras legi / auxdi, Vi
riskas ricevi ecx neplacxan respondon. 

Due, "viva lingvo" ne signifas, ke oni dauxre inventu novajn terminojn
neglektante la ekzistantajn. Ekzistantajn terminojn oni relative ofte
trovas en vortaroj, ecx se estas ilia naturo, esti limigita.

Trie, terminologia laboro, speciale cxe internacia lingvo, konsideru
ankaux la lingvouzon en la plej gravaj lingvaj familioj - jen denove
estas ankaux (limigitaj) vortaroj sur tablo.

Peter

Rispondere a