Sergio,

Bone, ke vi prenis la iniciaton aldoni tiujn radikojn. Mi scias, ke vi 
havas tre firman opinion pri la afero, sed indus prezenti gxin iom pli 
senpartie.

Kelkaj rimarkoj:

(1) Mi ne certas, ke la radiko UKRAJN estas preferinda. Almenaux gxi ne 
aspektas al mi tre uzata nuntempe. Do ecx se ni konservos gxin kiel la 
cxefan radikon, la referencoj de UKRAJN-derivajxoj al sinonimaj 
UKRAIN-derivajxoj estas cxiuokaze nepraj.

(2) Eble indus memorigi, ke "Ukrajn/o" kiel landnomo (kvankam mi konsentas, 
ke estas evitinda), tamen estas la de la Akademio rekomendita formo. Devas 
ekzisti pli auxtoritataj ekzemploj, ol tiu de Lewin. Tiu formo ricevis 
subtenon ankaux de Waringhien en lia studo pri landnomoj en Lingvo kaj Vivo 
(sen konvinka argumento).

(3) Laux PMEG pli uzata nomo de tiu lando estas "Ukrain/ujo". Fakte mi tiel 
diras, kaj UEA diras "Ukrainio", kiu fontas el la sama principo.

(4) Mi volonte konsiderus, ke plejofte la uzo de "Ukraino" por la landnomo 
estas senkonscia eraro. Eble tiu signifo ecx ne valoras mencion?

Kore,

Marc




>Sergio Pokrovskij: ukrain (
>  http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/ukrain.html )


Rispondere a