Marc:

> ja oni povas elekti inter la plimulteca kaj "etnismo-kongrua"
> ukraino/Ukrainujo kaj la oficiala kaj sennaciisma
> ukrajnano/Ukrajno.

Eta korekto: "Ukrajno" ne estas oficiala. Ghi aperas en la listo
de Normaj Landnomoj de la Akademio, sed tio eksplicite ne
konsistigas oficialigon.

Tial tiu rekomendo estas relative facile shanghebla. Reviziado de
tiu listo estas planata, kaj en la nuna skizo de la revizia
teksto enestas propono shanghi la rekomendon "Ukrajno" al
"Ukrainujo/Ukrainio" lau la uzo de la plimulto (tian formon uzas
interalie Monato, UEA kaj PIV2005). Mi tamen bone komprenas la
argumentojn de Sergio. Ili estas ne malfortaj.

Iam autune mi vekos tiun temon en la Sekcio pri la Ghenerala
Vortaro. Ghis tiam mi kredeble nur pasive legos la chi-tiean
diskutadon.

-- 
Bertilo Wennergren

Rispondere a