Je 8/7/07, Vilhelmo:

> Eble pravigeblas la kunmeto 'anglosaksa', char la termino esprimas
> iun apartan miksajhon.

Mi preferus "angla-saksa".  "Anglosaksa" povas esti nur derivajxo de
"anglosakso", kio estas stanga hximero.

Do, "angla-saksa" estas kombino de du adjektivoj: la triboj anglaj kaj
saksaj konkeris Britujon, kaj tio estis "angla-saksa konkero".  La
konkerantoj estis angloj kaj saksoj, ne estis "anglosaksoj", samkiel
ne estis "cxehxoslovakoj" (sed estis cxehxoj kaj slovakoj kiuj logxis
en Cxehxoslovakio kaj estis cxehxoslovakianoj).

> Alie statas pri ekz-e 'francaj-germanaj rilatoj' > che kio iuj uzas
> 'francogermanaj' au 'franco-germanaj'.

Mi dirus "franca-germanaj rilatoj", "franca-germanajn rilatojn".
Estas kunmetita vorto, kaj nur vortofine mi aldonas la fleksiilojn.

> Lau mi, la uzo de -o- en la unua parto de la kunmetajho estas erara.

Jes.

[...]

> En aktuale decidota kazo:

"Kazo" estas termino gramatika, cxi-okaze vi demandas pri "okazo".

> "la araboislamaj nacioj"
> Kion la revuloj konsilas?

Cxi-okaze "arab-" indikas subspecon, precizigas la adjektivon
"islama".  Normale tia precizigo estas farata per adverbo:

"agrablE malbelA vizagxo"
"tutE nudA virino"
"helE bluA koloro"
"arabE islamA nacio".

Tia -E malaperas en kunmeto: "helblua", "tutnuda" => "arabislama".

Se tamen vi volas prezenti la du adjektivojn kiel trajtojn
sendependajn (unue, araba; kaj due, islama), tiam estus konvena
"araba-islamaj nacioj".

Mi mem iom preferus tiun duan formon.

--
Sergio

Rispondere a