Vilhelmo: > 'anglosaksa'... > 'francaj-germanaj rilatoj'... > 'francogermanaj' au 'franco-germanaj'... > Chu konsilindas 'franc-germanaj', 'francaj-germanaj'? > "la araboislamaj nacioj"... > Kion la revuloj konsilas?
mi ne vere povas rekomendi, sed mi diros miajn preferojn, ne tre malsimilajn al tiuj de sergio. "anglosaksa" aux "cxehxoslovaka" sxajnas al mi pravigeblaj kiel dukapaj kunmetajxoj similaj al "fulmotondro": ili prezentas egalrange du aferojn, kiujn oni rigardas kiel tuton, do "anglosakso" (ido de la du nacioj angla kaj saksa) > "anglosaksa". male "francogermana" ne temas pri afero de la grupo "francogermanoj", sed pri rilatoj inter francoj kaj germanoj. do prefere gxi estu "franca(j)germana(j)" "francgermana(j)" "francagermana(j)" kun aux sen ligostrekoj laux la grado de kunfando kiun vi sentas en la vorto. arabeco kaj islameco estas du aspektoj respektive nacia kaj religia de iuj homgrupoj. estas ne-arabaj islamaj nacioj, kaj estas ne-islamaj arabaj homoj (se ne tutaj nacioj). do mi simple dirus "arabaj islamaj nacioj". ankaux la kunmeto "araboislama" estas akceptebla, sed ne pli utila ol ekzemple "sociopolitika" (socia kaj politika). amike jxeromo
