> > Sed ghuste pri tio temas: chinaj esperantistoj > lasas en esperantlingva traduko ne-esperantan > ortografion kun Q W X Y CH SH, ankau che siaj > propraj nomoj (autoro Cao Xueqin, > tradukisto Xie Yuming, prefacisto Zhou Ruchang) > kaj ech ne indikas proksimuman prononcon. > > Male europaj esperantistoj ofte klopodas esperantigi > europajn nomojn - laudire por servi al aziaj esperantistoj. >
1. "chinaj esperantistoj" celas "iuj", ne "cxiuj", mi supozas kaj esperas. 2. chinoj ne egalas al azianoj gxenerale. En lastatempo numero de revuo Esperanto estis letero de japana Esperantisto kiu plendis gxuste pri tio, ke euxropaj (kaj aliaj) Esperantistoj uzas ne-Esperantan versiojn de siaj nomoj, dum multaj japanoj ja uzas Esperantan version. Laux mi, tiu japano pravis, kaj vi troigas kiam vi asertas ke euxropaj Esperantistoj ofte esperantigas nomon - miasperte, "malofte" estus la gxusta priskribo, precipe pri la propraj nomoj. Mi neniam vidis, ekz, ke la antauxa UEA-prezidanto uzas "Korseti", simile estas diversaj multegaj famaj verkistoj (William Auld, Marjorie Boulton, Kalocsay, Schwarz, Humphrey Tonkin, Trevor Steele, ktp ktp) kiuj uzas la literumadon de la propra lingvo anstataux Esperantigitan version. Sxajnas ke malmultegegegaj verkistoj efektive Esperantigas siajn proprajn nomojn, se la originala versio uzas la latinan alfabeton. Kaj tio iom sencas: se oni volas esti facile rekonebla kaj trovebla per iu ajn lingvo, iom malhelpas havi diverslingvajn versiojn de la propra nomo, anstataux simple unu nomo. Pri la propra nomo, kompreneble, estas multa diskutado kaj teoriumado, cxu esperantigu la literumadon laux origina prononcmaniero, cxu konservu la originan literumadon sed prononcu kvazaux Esperante, cxu simple konservu la originan literumadon kaj prononcon, cxu traduku se eblas (do usona prezidento estu S-ro Arbusto :) Min konvinkis la argumento ke propra nomo estas, nu, propra, do homo rajtas decidi pri la propra nomo. Do ili estas aparta kategorio kiu ne nepre rilatas al ordinaraj vortoj (sinkrona, samtempa, ktp). amike russ
