Je 8/20/07, Miroslav: [...]
> Estas io alia, se oni transigas nomon de kirila, greka, araba aux > cxin-japana skribo al la latina, Kial do, alia? Vi antaŭsupozas pruvendaĵon, neniom evidentan. > sed la nomojn interne de unu alfabeto oni ne povas sxangxi (Corsetti > kaj Korseti estas du diferencaj nomoj de du personoj). Interne de la cirila alfabeto, bulgara familinomo Бърнев iĝas Бырнев en la rusa vizo -- "Бърнев" simple ne estas prononcebla en la rusa (samkiel la ĉeĥaj "Chrz" aŭ "Vlk" estus problemaj en Esperanto). > Plie ne ekzistas firmaj reguloj, kiel esperantigi ekz. nomojn de > famuloj kiel Holmes, Goethe. Vizitante Usonon, mi havis en mia pasporto du transskribojn de mia nomo: unu faris la Ruslanda ministrejo pri la aferoj eksterlandaj; alian faris la usona ambasadejo en la vizo. Ili estis malsamaj. > Kaj se vi legus pri sinjoro Najt aŭ Najto, cxu vi scius, cxu li > estas Knight aux Night? (Gxuste tia problemo aperis antaux unu jaro > cxe traduko el Darwin kaj la tradukinto asertis, ke tion deziras > azianoj) Parolante kun usonano, mi ne povis kompreni, kiun faman ĉeĥan verkiston Kapek li ŝatas. Parlante kun francoj, mi komprenis, pri kiu pola reĝisoro "Vaĵda" ili parolas. Krome, ĉu tamen "Don Quixote" (kiel estis skribate en la koncerna epoko), aŭ "Don Quijote" -- laŭ la anakronisma transskribo, kiu false pretendas esti originala? > Sed la diskuto temis pri tio, cxu ni evitu internaciajn komunajn > nomojn kiel "sinkrona" por placxigi Esperanton al azianoj. Mi volis > montri, ke azianoj mem tion ne postulas. La azianoj probable tion ne postulas, kaj eble ili eĉ uzas la saman vortaĉon; sed sendepende de la azianoj mi opinias tiun vorton ege miskvalita, ĉar ĝia senco estas konfuza kaj atestas pri mensa malordo (ankaŭ ruslingve ĝi estas uzata). Ĝi havas tute malsamajn signifojn en diversaj uzoj, ekz-e la "sinkrona studo de lingvo" havas nenion komunan kun "sinkrona traduko" aŭ "sinkronigo de la bildo kaj sono". -- Sergio
