On Saturday 18 August 2007 09:20:14 jv wrote:
> [...]
> - "kibernetiko" ne tre utilas, sed gxi estas registrita
> (http://purl.org/net/voko/revo/art/kibernetik.html)
> - mankas efektive "kibernetika".
> - "kiber"-vortoj ne tiom abundas, ke "kiber-" estus jam registrinda.
>
> "kiberspaco, kiberdemokratio, kibersekso, kiberludo, kibertehxniko"
> estas jxurnalistaj modismoj, kiujn mi prefere registrus kun resendo al
> pli facile difineblaj terminoj: "interreto, teledemokratio,
> teleseksumado retseksumado, retludo ekranludo, kibernetiko" se ili
> estas uzataj.  mi esploros, dankon pro la atentigo.

- Tio estus irebla vojo, se ni trovus taugajn resendo-celojn.
Fakte, la enhavo ne estas nur reta, tele-a au komputila, ghi montras tute
apartan novan realecon de la homa vivo, ian kvazauecon (preskau malrealan),
kiu tamen estas realeco, alia realeco.
Eble mi faru jene en mia tradukata artikolo:
mi uzu la formojn "kiber-" , ekz-e 'kiberspaco' kun piednoto kiu alvokas la
legantojn trovi pli taugan solvon, kaj ankau kun ligo al Vikipedio, kie mi
faru la samon: mi klarigu kio estas tio, sub 'kiberspaco', kaj kun alvoko al

la legantoj trovi pli taugan, prefere E-ecan solvon. Tiel eble cerbumos ne
nur la legantoj de la DIPLO, sed ankau tiuj de Vikipedio...

Vilhelmo Lutermano.

-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a