Je 8/20/07, Vilhelmo: > On Saturday 18 August 2007 09:20:14 jv wrote:
[...] >> "kiberspaco, kiberdemokratio, kibersekso, kiberludo, kibertehxniko" >> estas jxurnalistaj modismoj, Plena konsento. Tio estas jxurnalismaj klisxoj kiuj havas nenian respondajxon en la faka lingvo. Cetere, la jxurnalisma modo ne cxie estas unu sama. Ruslingve la kiber-modo estas jam delonge pasinta, kaj la kiber-vortoj odoras je avina naftaleno. La nunaj jxurnalistoj kaj burokratoj parolas pri "ajti-tehxnologioj". [...] > Fakte, la enhavo ne estas nur reta, tele-a au komputila, ghi montras > tute apartan novan realecon de la homa vivo, ian kvazauecon (preskau > malrealan), kiu tamen estas realeco, alia realeco. Gxi neniel rilatas al la reala vivo, gxi rilatas al la fikcioj jxurnalistaj kaj beletraj. Kaj mi dubas ke vi povus prezenti la vortojn kiel "kiborg" (cyborg) kiel analizeblan kombinon. > Eble mi faru jene en mia tradukata artikolo: mi uzu la formojn > "kiber-" , ekz-e 'kiberspaco' kun piednoto kiu alvokas la legantojn > trovi pli taugan solvon, kaj ankau kun ligo al Vikipedio, kie mi Mi vidis pli spritan vorton "kiberkosmo", kiu 1. Estas pli bona traduko (cxar konfuzo inter "spaco" kaj "kosmo" estas evitinda fusxo) -- do, estas pli bona sence, kaj 2. Estas same aliteracia, kiel "cyberspace" [sajberspes], do estas pli artisma. -- Sergio
