Thu, 23 Aug 2007 10:00:03 +0200, Renato Corsetti 
<[EMAIL PROTECTED]> skribis:

> Sergio:
> 
>>Mi konas la anglan terminon (portmanteau word), sed mi ne komprenas la
>>metaforon: kio en tia vorto similas valizon?
> 
> Eble la ideo estas, ke temas pri vorto, kiu entenas amason da 
> signifoj.

Mi trovis rusan paŭsaĵon de tiu «valizvorto» («слово-чемодан») en iu 
teksto pri la verko de Luis Kerol «The Hunting of the Snark» («Ĉasante 
snarkon»), nome pri la vorto «snarko» mem. La aŭtoro subkomprenis per 
«valizvorto», ke «snarko» estas kunmetaĵo ne el kompletaj vortoj, sed el 
iliaj «detranĉitaĵoj»: SNARK = SNake + shARK. Mi tamen ne komprenis, kaj 
ankoraŭ ne komprenas, kiumaniere tio rilatas al valizoj.

Amike,

Dmitri Gabinski
    


----------
          
Изучаем английский с мировым лидером. Новый семестр в International House! 
Тел. (017) 293-65-55, 293-06-68, (8-029) 609-89-90, 777-73-18, http://www.ih.by


Rispondere a