Je 8/23/07, Renato:
> Dimitri:

>>La auxtoro subkomprenis per «valizvorto», ke «snarko» estas
>>kunmetajxo ne el kompletaj vortoj, sed el iliaj «detrancxitajxoj»:
>>SNARK = SNake + shARK. Mi tamen ne komprenis, kaj ankoraux ne
>>komprenas, kiumaniere tio rilatas al valizoj.

Jes, tio estas la originala angla signifo.  Kiel mi jam diris,
probable temas pri iom speciala formo de valizo, el du egalaj duonoj.

Renato:

> Laux la kompreno de mi kaj Mark la metaforo pri la valizo rilatas al
> la plureco de la signifoj de "kiber-".

Nur Marc povas diri, kiusence li uzis la vorton.  Al mi tia ideo eĉ ne
venis en la kapon, ĉar mi jam dekomence supozis paŭsaĵon de la angla
termino.  Sed efektive, tre eblas ke en viaj lingvoj la anglaĵo ŝanĝis
sian sencon (ĉar la metaforo estas fuŝa); kaj efektive, la ideo pri
multsignifeco eble pli aktualas en la nuna diskuto (kio probabligas la
latinidan sencon de la miskomprenita anglaĵo).  La angla termino tamen
ja temas pri ĥimero:

,----
| portmanteau word
| /noun/ a word blending the sounds and combining the meanings of two
| others, e.g. _brunch_ from _breakfast_ and _lunch_.
`----[ http://www.askoxford.com/concise_oed/portmanteauword?view=uk ]

"Smog" [SMOke + fOG] aŭ "euro[PA]rliament" estas aliaj tipaj
"portmanteau words".

[...]

--
Sergio

Rispondere a