Salutas vin SIBAYAMA Zyun'iti (aux Sxibajama Gxun'icxi) el Japanio, aligxinta nove al REVuloj. Mi estis unu el la 10 redaktintoj de Esperanto-Japana Vortaro, kun 17633 cxefaj kapvortoj (nombrite kiel tiuj de PIV) aux entute 43814 kapvortoj (inkluzive de la derivajxoj kaj kunmetajxoj). Min interesis REVO-projekto, sed gxis la fino de la 92a UK en Japanio, kies LKK-estro mi estis, mi detenis min de aliaj agadoj.
Nu, la temo-vorton "sinkrona", kompreneble nia vortaro enhavas, cxar gxi devas servi al estanta uzo de la lingvo, disde personaj opinioj, ke gxi eble estas ne bone formulita en Esperanto.
