Merkrede la Universitato de Vaŝintonio publike anoncos projekton pri multlingva bild-serĉilo, kiu uzas Revon kiel gravan fonton.
Vi povas provi ĝin esperantlingve ĉe http://www.panimages.org/index.jsp?advanced=false&displang=epo Esperanto rolas en la projekto per Revo kaj aliaj vortaroj kun vortoj esperantlingvaj. Kiam mi antaŭ kelkaj semajnoj faris la kalkulon, el proksimume 700 lingvoj nur 10 havis pli da vortoj en la sistemo ol Esperanto. La projektestro volas publikigi la anoncon en pluraj lingvoj. Oni ĝis nun prizorgis la anglan, Esperanton, la francan kaj la hebrean. Ĉu iu el vi volas kaj povas rapide (t.e. ĝis mardo) kaj denaskece traduki ĝin en alian lingvon? Se jes, bonvolu informi min, por ke mi evitu ies ajn duopan laboron. La anonco sekvas en Esperanto kaj la angla. Antaŭdankon! ------------------------------------------------------------------------------- ANONCO EN ESPERANTO ------------------------------------------------------------------------------- DE: Hannah Hickey 1-206-543-2580 [EMAIL PROTECTED] (Rimarko: kontakt-informo pri la esploristo ĉe la fino) Por Tuja Publikiĝo 12 septembro 2007 Rozo estas rózsa estas 薔薇: Bild-serĉilo parolas centojn da lingvoj Ekde la falo de la Babelturo ĝis la tutmonda Esperanto-movado, multaj homoj revas pri komuna lingvo. Malgraŭ la promeso de la Interreto ebligi universalan komunikadon, lingvaj obstakloj ankoraŭ ekzistas. Eĉ bildoj en la TTT perdiĝas dum la tradukado. "Bildoj estas universalaj, sed ne bild-serĉado", diris Oren Etzioni, profesoro pri scienca kaj inĝeniera komputiko ĉe la usona Universitato de Vaŝintonio. "Se oni tajpas serĉtekston en la angla, oni ne trovas bildojn kun akompanaj tekstoj en la ĉina. Nederlandlingva serĉanto ne trovas bildojn etikeditajn en la angla. Ni kreis solvilon por tiu problemo." Nova multlingva serĉilo kreita ĉe la Centro Turing de la universitato malfermas al ĉiuj la logan potencon de bildoj. La Interbildarego (angle "PanImages"), kiun oni prezentas hodiaŭ ĉe la Pinta Konferenco pri Aŭtomata Tradukado en Kopenhago, Danujo, ebligas serĉi bildojn en la TTT per centoj da lingvoj. Serĉsistemoj, ekzemple Guglo, trovas bildojn kiam la serĉteksto troviĝas en bildtitoloj kaj en aliaj akompanaj tekstoj. La procezo tamen serĉas sinsekvojn de literoj; do la bildkapto malsukcesas kiam la apudaj tekstoj ne estas en la lingvo uzata far la uzanto. La anglalingva nomo de la nova serĉilo kunmetiĝis de la greka prefikso "pan" (ĉiom-, tut-) kaj la anglalingva "images" (bildoj). La Interbildarego aŭtomate tradukas la serĉtekston en proksimume 300 aliajn lingvojn, proponas kelkajn probable plej utilajn kaj montras bildojn de Guglo kaj la retfotaro Flickr. La Interbildarego proponas helpon al uzantoj de lingvoj malmulte trovataj en la TTT. Imagu vin kiel zulu-parolanton serĉantan bildon de fridujo, diris Etzioni. Vi tajpas la zuluan vorton ("ifriji") ĉe serĉsistemo por bildoj kaj ricevas du rezultojn. Sed la sama serĉo per la Interbildarego trovas 472.000 bildojn. Ĉe provo pri tiel-nomataj malgrandaj lingvoj, la Interbildarego sukcesis trovi, meze, 57-oble tiom da rezultoj, kiom bildserĉo per Guglo. "Ni volas servi la amasegon da homoj ne scipovantaj iun ajn potencon mondlingvon", diris Etzioni. "Dum la etendiĝo de la Interreto ĉiam pli for de la ĉefaj industriaj landoj, iĝas pli grave ke oni servu homojn kiuj ne scipovas la anglan, la francan aŭ la ĉinan." Eĉ uzantoj de tiuj disvastigitaj lingvoj povas profiti per elektronika lingvoŝanĝo. Vortoj multsignifaj necese produktas malutilajn rezultojn. Ekzemple, la angla vorto "spring" ĉe bild-serĉo rezultigas bildojn diversajn: pri verdaj paŝtejoj (spring = printempo), metalaj helicoj (spring = risorto), eĉ la usona urbo Silver Spring (Marilando). Se vi deziras bildojn de risortoj, vi povas uzi la Interbildaregon kaj serĉi per la malpli ambigua franca vorto "ressort". Se vi deziras bildojn de ingotoj, brikoj aŭ rektangulaj blokoj kaj ne de drinkejoj, pli utilas uzi la rusan vorton "брусок" ol la ambiguan anglan vorton "bar". Eksperimentoj montris ke, ĉe vaste uzataj lingvoj, la Interbildarego preskaŭ duobligas la nombron de taŭgaj bildoj en la unuaj 15 rezult-paĝoj. La potencan cerbon de la Interbildarego oni konstruis skandante pli ol 350 maŝin-legeblajn retvortarojn. Inter ili estas vikivortaroj, multlingvaj retvortaroj verkataj far volontuloj. La programaro de la Interbildarego skandas la vortarojn kaj uzas algoritmon por kontroli la ĝustecon de la rezultoj. Ĝi poste kunigas la rezultojn en tabelegon, per kiu eblas fari tradukojn neniam antaŭe provitajn--ekzemple, de la guĝarata al la litova. "Ĝi estas fundamente nova leksika helpilo. Ĝia plej distinga eco estas ĝia kapablo etendiĝi al tiom vasta lingvaro", diris Etzioni. "Nia fina celo jenas: Se homojn interesas iu ajn lingvo, do ankaŭ tiun lingvon ni servu." Senpagaj tradukservoj, kiajn uzas Yahuo kaj Guglo, kovras nur dek-dudek ofte uzatajn lingvojn. En Usono, la esplorado pri la aŭtomata tradukado plej ofte emfazas lingvojn milite gravajn, kiel la araban kaj la ĉinan, diris Etzioni. La kovro de la Interbildarego kreskis de 50 lingvoj pli frue dum 2007 ĝis 100 lingvoj en junio. Ĝi nun ujas 300 lingvojn, 2,5 milionojn da vortoj kaj milionojn da tradukoj. Estonte, la projekto Interbildarego englutos pli da retvortaroj por pligrandigi la nombron de traktataj vortoj kaj lingvoj. La esploristoj esperas ankaŭ traduki la vortojn uzatajn kiel etikedojn, ekzemple ĉe la retejo del.icio,us, kie uzantoj ecigas retpaĝojn per unuvortaj etikedoj. "Nia celo estas progresigi la ĉiulingvan tradukadon", diris Etzioni. "La Interbildarego estas nur la unua paŝo, sed ni esperas ke jam tio liveros servon utilan." ### Por pliaj informoj, kontaktu Etzioni ĉe 1-206-685-3035 aŭ [EMAIL PROTECTED] Por provi la Interbildaregon, vizitu http://www.panimages.org. Por pliaj informoj pri la Centro Turing, vizitu http://turing.cs.washington.edu. ------------------------------------------------------------------------------- ANONCO EN LA ANGLA ------------------------------------------------------------------------------- FROM: Hannah Hickey (206) 543-2580 [EMAIL PROTECTED] (NOTE: researcher contact information at end) For Immediate Release Sept. 12, 2007 A rose is a rózsa is a薔薇: Image-search tool speaks hundreds of languages >From the fall of the Tower of Babel to the Esperanto global language movement, many humans dream of sharing a common tongue. Despite the Internet's promise of global communication, language barriers remain. Even pictures on the Web get lost in translation. "Images are universal, but image search is not," said Oren Etzioni, a professor of computer science and engineering at the University of Washington. "A person who types his or her search in English won't find images tagged in Chinese, and a Dutch person won't find images tagged in English. We've created a tool that solves this problem." A new multilingual search tool developed at the UW's Turing Center makes the universal appeal of pictures available to all. PanImages, presented today at the Machine Translation Summit in Copenhagen, Denmark, allows people to search for images on the Web using hundreds of languages. Search engines like Google look for images by detecting the search term in captions and other nearby text. But since the process looks for a string of letters, the results are limited to the seeker's mother tongue. The new tool is named PanImages, from the Greek prefix, pan, meaning whole or all-inclusive. It automatically translates the search term into about 300 other languages, suggests a few that might work and then displays images from Google and the online photo database Flickr. PanImages promises to help people who speak languages that have a small Web presence. Imagine you are a Zulu speaker looking for a picture of a refrigerator, Etzioni said. You type the Zulu word for refrigerator ("ifriji") into an image search and get two results. The same search using PanImages generates 472,000 hits. In a test of so-called minor languages, PanImages was able to find 57 times more results, on average, than a Google image search. "We want to serve the vast number of people who don't speak one of the major languages," Etzioni said. "As the Internet becomes more widely available outside of the major industrialized nations, it becomes increasingly important to serve people who don't speak English, French or Chinese." Even people who speak these more common languages can benefit by switching electronic tongues. Words that have more than one meaning inevitably produce unwanted results. For instance, typing the word "spring" in an English-language image search generates diverse images: grassy meadows, metal coils and pictures from the town of Silver Spring, Md. If you want images of a metal spring, you might use PanImages and search for the more precise French word, "ressort." If you want a picture of a rectangular bar and don't want businesses where patrons drink alcohol, you might try the Russian word, "брусок." Experiments showed that for common languages, PanImages nearly doubles the number of correct images on the first 15 pages of results. PanImages' powerful brains were created by scanning more than 350 machine-readable online dictionaries. Some of these were Wiktionaries, which are online multilingual dictionaries written by volunteers. The PanImages software scans these dictionaries and then uses an algorithm to check the accuracy of the results. It then assembles the results in a matrix that allows translation in combinations that may never have been attempted – for instance, from Gujarati to Lithuanian. "It's an unprecedented lexical resource. The most distinguishing element is its ability to scale to such a broad set of languages," Etzioni said. "Our goal is to ultimately cover all the languages people are interested in." Free online translation services, used by Yahoo! and Google, incorporate just one or two dozen common languages. In the United States, research on machine translation tends to focus on languages with military importance such as Arabic and Chinese, Etzioni said. PanImages had 50 languages earlier this year and by June it incorporated 100 languages. It now includes some 300 languages, 2.5 million words and millions of individual translations. Future work on PanImages will scour more online dictionaries to expand the number of words and languages it can handle. Researchers also hope to translate the words used in tagging sites, such as del.icio.us, where visitors use single-word labels to describe the page's content. "Our goal is to promote pan-lingual translation," said Etzioni. "With this first step, we've created a service we hope will be a handy tool." ### For more information, contact Etzioni at (206) 685-3035 or [EMAIL PROTECTED] To try PanImages, go to www.PanImages.org. For more information about the Turing Center, go to http://turing.cs.washington.edu/.
