Estas diferencoj, kiujn sxajne neniu el al antauxaj respondintoj menciis:

* Hieroglifo ja prezentas "figurojn de homo, bestoj, vegetaĵoj, objektoj" en 
tute _realisma_ maniero. La cxinaj ideogramoj ne plu havas tiun econ.

* La egipta skribo suficxe diferencas de la cxina per tio, ke gxi estas pli 
fonetike orientita. Tute ne eblas diri, ke cxiu signo estas morfemo! Unu egipta 
vorto konsistas el kutime pluraj hieroglifoj, montrantaj la fonetikan 
strukturon de la vorto (cxiu hieroglifo havas fonetikan valoron de unu, du aux 
tri konsonantoj: se mi bone memoras, por Ramzeso estas kvar signoj: R`-MS-S-S). 
Cxe la fino povas aperi plia hieroglifo, kiu funkcias kiel indikilo pri la 
klaso de la vorto (dio, besto, movo...) Tiu lasta hieroglifo funkcias iom kiel 
la cxinaj "sxlosiloj" (kiuj ne estas mem ideogramoj, sed partoj de ili). 
Kompreneble, la fonetika valoro de iu hieroglifo havas pli-malpli proksiman 
rilaton kun la elparolo de la prezentita "ideo" (objekto, ago).

Aldone mi ne konsentas, ke oni limigu "ideogramo" al la nura prezento de 
"ideo". Ja temas pri termino kaj, kvankam la etimologio estas gxenerala 
gvidilo, gxi ne suficxas for faknivele difini terminon. Tial mi ne objxetas, ke 
oni uzu "hieroglifon" por montri signon, kiu ne estas gravurita (-glif) kaj ne 
partoprenas en ia sankta rakonto (hiero-), sed restas, ke paroli pri la 
hieroglifoj videblaj en cxina gazeto aspektas al mi strange. Mi dirus, ke la 
gxenerala termino estas "ideogramo" (signo prezentanta aux iun "ideon", aux la 
fonetikan valoron de la prezentata afero), kaj ke "hieroglifo" estas egipta 
speco de ideogramoj. 

Kore,

Marc








> Message du 31/08/07 07:27
> De : "Dmitri Gabinski" 
> A : [email protected]
> Copie à : 
> Objet : Re: [revuloj] Re: por traduko en la japana
> 
> Wed, 29 Aug 2007 18:31:46 +0200, [EMAIL PROTECTED] skribis:
> 
> > Ho Dmitri, atentu, ke "hieroglifo" cxi-kuntekste estas rusismo.
> 
> Kaj «ideografiaĵo» estas anglismo, francismo, usonismo, ...ismo :-)
> 
> Komparu ReVajn difinojn:
> 
> hieroglifo
> Skriba sistemo, kiu uzas figurojn de homo, bestoj, vegetaĵoj, objektoj por 
> reprezenti ideon aŭ sonon:
> 
> ideografiaĵo
> Desegno aŭ signo reprezentanta ideon
> 
> Mi ne vidas ion, kiu preferindigus «ideografiaĵon» rilate al «hieroglifo», 
> ĉar ĉinaj hieroglifaj (almenaŭ laŭ kutima prezento de ilia historio) 
> devenas de figuroj de homoj, bestoj ktp.
> 
> Amike,
> 
> Dmitri Gabinski
> 
> 
> --------
> Только до 7 сентября акция «МАЕЧНЫЙ БАЗАР» в магазинах - Axara, 
> Morgan, Tatuum, House, Colin, Dixit, Adilisik s и Lulu Castagnette 
> отличный выбор маек и специальные цены!!! Модный Молл, ТЦ «Корона», 2й этаж
> 
> 
> 
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
> 
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
> Yahoo! Groups Links
> 
> 
> 
> 
>

Rispondere a