Lluis Batlle: > En dissendolisto antau ne longe ni provis eltrovi la signifon > de 'rendevui'.
> Lau PV kaj la difinoj de PIV, aspektas kvazau ghi rilatas al la > interkonsento anstatau al la renkontigho mem. La ekzemploj, > kiujn PIV donas, ne taugas por kompreni kion ghi signifas. > Jen ekzemplo, kio chion klarigas: > "Ni rendevuis kun miaj amikoj. Chu ankau vi volas partopreni?" > (Do, okazis interkonsento, sed ankorau ne renkontigho) > Chu vi opinias la ekzemplon ghusta lau la signifo de > 'rendevui'? Lau mi tiu ekzemplo estas malghusta, kvankam apogata de PIV. Jen chiuj ekzemploj de "rendevui" en la Tekstaro de Esperanto: Vespere li rendevuis kun Minda en la parko. Fraulino, vi rendevuis kun sinjoro doktoro Klestero por venonta mardo. Dum la sekretario plenumis la ordonon, en chambro shirmita kontrau la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizaghon je duono kovris kapucho, kvankam tie la sunradioj ne povis lin gheni. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jershalaima Templa gardo, kaj la kapuchulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita chambro de la palaco. Atendu ... unue ni eniru chi tiun korton kaj tie interkonsentu pri chio, char mi malvolas ke oni klachu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato. Kiam ni adiauis, ni promesis rendevui che nia hotelo tiuvespere. En la komencaj jaroj bankoj estis rifuzemaj pri helpo, sed ekde kiam L&H havis sufiche da monrimedoj, bankistoj volonte rendevuis kun L&H. Baza regulo de bankistoj ja estas pruntedoni monon nur al personoj kiuj ne bezonas. Antau 25 jaroj Choi Duk-Shin, tiama prezidanto de la (Suda) Korea E-Asocio, pro politika konflikto kun la registaro de Suda Koreio, iris al Norda Koreio, kaj rendevuis kun la prezidanto de Norda Koreio Kim Il-Sung. Reprezentantoj de LKK rendevuis che la vicprezidanto de la Parlamento Zeljka Antunovic kaj en la Ministerio pri klerigo por enkadrighi al la Europa Jaro de Lingvoj. Lau mia kompreno nur la dua ekzemplo lauas la PIV-ajn difinojn. Oni rimarku, ke ankau la sola ekzemploj che "rendevui" en PIV shajnas malkongrui kun la tiea difino: Hierau mi rendevuis miajn amikojn (au: kun miaj amikoj) en tiu kafejo. Lau mi tio signifas, ke hierau okazis la rekontigho (lau antaua interkonsento). Mi dubas, ke tiu, kiu enmetis tiun ekzemplon celis ion alian. Mi opinias, ke al la demando "Chu vi jam rendevuis kun shi?" oni respondu "ne!", se la interkonsento pri rekontigho jam estas farita, sed la renkontigho ankorau ne okazis. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
