ReVo paŭsas PIVon kaj PVon, kaj laŭ mi la ReVa ekzemplo pravigas tiun signifon.
Eble iu devos revizii tiujn signifojn de ReVo laŭ viaj plukoj de la
esperanta tekstaro.

Mi kopias vian respondon al la dissendolisto, kie ni tion diskutis.

Dankon,
Lluís.

2007/11/6, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:
> Lluis Batlle:
>
>  > En dissendolisto antau ne longe ni provis eltrovi la signifon
>   > de 'rendevui'.
>
>  > Lau PV kaj la difinoj de PIV, aspektas kvazau ghi rilatas al la
>   > interkonsento anstatau al la renkontigho mem. La ekzemploj,
>   > kiujn PIV donas, ne taugas por kompreni kion ghi signifas.
>
>  > Jen ekzemplo, kio chion klarigas:
>   > "Ni rendevuis kun miaj amikoj. Chu ankau vi volas partopreni?"
>   > (Do, okazis interkonsento, sed ankorau ne renkontigho)
>
>  > Chu vi opinias la ekzemplon ghusta lau la signifo de
>   > 'rendevui'?
>
>  Lau mi tiu ekzemplo estas malghusta, kvankam apogata de PIV.
>
>  Jen chiuj ekzemploj de "rendevui" en la Tekstaro de Esperanto:
>
>  Vespere li rendevuis kun Minda en la parko.
>
>  Fraulino, vi rendevuis kun sinjoro doktoro Klestero por venonta
>     mardo.
>
>  Dum la sekretario plenumis la ordonon, en chambro shirmita
>     kontrau la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo
>     kies vizaghon je duono kovris kapucho, kvankam tie la sunradioj
>     ne povis lin gheni.
>
>  Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jershalaima
>     Templa gardo, kaj la kapuchulo, kiun Pilato mallonge rendevuis
>     en la kurtenita chambro de la palaco.
>
>  Atendu ... unue ni eniru chi tiun korton kaj tie interkonsentu
>     pri chio, char mi malvolas ke oni klachu, ke oni vidis min
>     rendevui mian amanton sur la strato.
>
>  Kiam ni adiauis, ni promesis rendevui che nia hotelo
>     tiuvespere.
>
>  En la komencaj jaroj bankoj estis rifuzemaj pri helpo, sed ekde
>     kiam L&H havis sufiche da monrimedoj, bankistoj volonte
>     rendevuis kun L&H. Baza regulo de bankistoj ja estas pruntedoni
>     monon nur al personoj kiuj ne bezonas.
>
>  Antau 25 jaroj Choi Duk-Shin, tiama prezidanto de la (Suda)
>     Korea E-Asocio, pro politika konflikto kun la registaro de Suda
>     Koreio, iris al Norda Koreio, kaj rendevuis kun la prezidanto
>     de Norda Koreio Kim Il-Sung.
>
>  Reprezentantoj de LKK rendevuis che la vicprezidanto de la
>     Parlamento Zeljka Antunovic kaj en la Ministerio pri klerigo
>     por enkadrighi al la Europa Jaro de Lingvoj.
>
>  Lau mia kompreno nur la dua ekzemplo lauas la PIV-ajn difinojn.
>
>  Oni rimarku, ke ankau la sola ekzemploj che "rendevui" en PIV
>  shajnas malkongrui kun la tiea difino:
>
>  Hierau mi rendevuis miajn amikojn (au: kun miaj amikoj)
>     en tiu kafejo.
>
>  Lau mi tio signifas, ke hierau okazis la rekontigho (lau
>  antaua interkonsento). Mi dubas, ke tiu, kiu enmetis tiun
>  ekzemplon celis ion alian.
>
>  Mi opinias, ke al la demando "Chu vi jam rendevuis kun shi?"
>  oni respondu "ne!", se la interkonsento pri rekontigho jam
>  estas farita, sed la renkontigho ankorau ne okazis.
>
>  --
>  Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> 



-- 
X-Face: (~qy,~JfcD?|k0G-8C'&[EMAIL 
PROTECTED])pt[Z&h"PWE<L"%lCm;7ngIRD}K~hotq9`I]q_6F
 vGXHl"tKOF]dnFDO}^Em{ntsGBw`J9.<[EMAIL PROTECTED];_sC4D0j#BTBXN$hN"u9_":[EMAIL 
PROTECTED](]-O|9Z
  /mib8^PsDy4M$.\ZMN4SJ=;2wb.'MD6)M]

Rispondere a