> ja maleblas > diri "Ŝi estas lia nepo". > Sergio Ne nur eblas diri tion; eĉ utilas diri ĝin. Dirinte "Ŝi", oni jam sciigis ke la priulo inas. Sciigi tion duafoje per afikso ĉe "nep" malŝparus silabon. Eble vi volis diri ke vi rifuzas diri tian frazon; bone.
Se la uzantaro ĝenerale insistus ke ĉiu personindika substantivo de Esperanto ujas seksecon aban, inan aŭ neŭtran kaj ke ĉiu nova lernanto de Esperanto nepre devas parkerigi tiun econ por akceptiĝi kiel esperantisto, ĝi tiel malfaciligus la esperantistiĝon, precipe kontraŭ la uzantoj de lingvoj (ekzemple la tjurkaj) kiuj ordinare ne aplikas seksajn signifojn al substantivoj. Se oni volas ke Esperanto mondvastiĝu, oni pensu pri la efikoj de tiaj uzpostuloj. Similan konsilon mi kredas ke John Wells ie faris pri la transitiveco de verboj (ekz. "boli"). > lingvo estas esence interkonsento. Se mi > morgau' senklarige komencos diri "La kitabo gxamila" por "La libro estas > bela", > poteste pro la nekonsidero de arabaj radikoj kaj frazkonstruaj reguloj - kio > estas fakto same vunda kiel la seksismo de Esperanto, mi estus almenau' > "originala", kaj mi povus fari nur se mi rezignus je tio, ke mia kunparolanto > nepre komprenos. > Renato Jes, poeziistoj, sciencistoj kaj aliaj lingvaj kreemuloj ofte malfaciligas la komprenon, almenaŭ provizore. Por vortaristo tamen ekzistas la demando, kia kaj kioma uzado pravigas decidon envortarigan. > Posted by: "Bernhard Pabst" [EMAIL PROTECTED] > Mi gxojas, ke oni revarmigis diskuton almenaux 40-jaran tie cxi, kp. Dankon pro la ampleksa citaro! > Mi tamen havas peton: Cxu iu povus resumi la diskuteton cxi-tiean? Cxu el > gxi sekvas iu rekomendo aux ecx regulo por la estonta laboro pri ReVo? Ĉu ekzistas jam reguloj pri kiel ReVo traktu dialektajn formojn ĝenerale?
