Je 11/21/07, Jonathan: >> ja maleblas diri "Ŝi estas lia nepo". >> Sergio
> Ne nur eblas diri tion; eĉ utilas diri ĝin. Dirinte "Ŝi", oni jam > sciigis ke la priulo inas. Tio eblus en alia lingvo, ne en Esperanto. En la uzbeka oni ne diras "tri pomoj", oni diras "tri pomo", ĉar "tri" jam sufiĉe montras plurecon. Oni ne diras "ŝi estas knabino", oni diras "ĵi in-infano" (kun "ĵi" -- fakte o' -- sengenra). En "li venis hieraŭ" -is estas redunda, ĉar "hieraŭ" klare indikas pasintecon. Ktp. > Sciigi tion duafoje per afikso ĉe "nep" malŝparus silabon. Mi povas indiki multe pli monstran redundaĵon de Esperanto: la artikolon, kiu estas ĝia plej ofta vorto, kaj vorto absolute senutila, tre malfacila por la homoj en kies gepatraj lingvoj artikolado ne ekzistas. Mi verkis studon pri tio: http://lingvakritiko.com/2007/02/05/la-artikolo/ Tamen nia lingvo posedas tiun malutilan stultaĵon, kaj mi ja uzas la artikolon. (Atentu: artikoloj estas utilaj en lingvoj kiuj bezonas marki substantivecon de la substantivoj, ekz-e en la angla aŭ franca; sed en Esperanto aŭ Latino iliajn funkciojn pli bone esprimas aliaj rimedoj, disponeblaj en tiuj lingvoj.) > Eble vi volis diri ke vi rifuzas diri tian frazon; bone. Ne nur mi; la norma Esperanto ĝin rifuzas. [...] > Ĉu ekzistas jam reguloj pri kiel ReVo traktu dialektajn formojn > ĝenerale? Formalaj reguloj ne estas (mi ne scias tiajn), tamen ŝajnas al mi ĝenerale oni konsentas, ke lingvoreformojn tute marĝenajn -- kiel "Ŝi estas lia filo" -- ni ne prezentu. Tio ne estas Esperanto, tio estas alia lingvo. -- Sergio
