La nuna stato estas, ke insurekto estas markita "malofta" kaj "= insurekcio" 
kaj havas tradukon en pt.
"insurekcio" estas markita "evitinda", sed havas tradukojn en tri lingvoj.

1.) Cxu la rezulto de la diskuto ne estis, ke kaj insurekto kaj insurekcio 
estas EVIT?
2.) Kial oni aldonas tradukojn al EVIT-vortoj anstataux nur al la 
rekomenditaj vortoj?
3.) Se oni lasas insurekto "malofte": Cxu tiukaze oni ne devus referenci de 
la EVIT-vorto insurekcio al la malofta vorto insurekto (kaj tie noti cxiun 
tradukojn) kaj ne inverse?

4.) Cxu ne estis interkonsento, ke "talibo" estas la pli bona formo, ne 
"talibano"? Kial en fonto 2 ankoraux oni legas la nerekomendindan  "J.-L. 
Racine, trad. V. Lutermano: Vasingtono kaj la talibanoj..., le Monde 
diplomatique, 2007-02"? Cxu oni ne devus forigi tion?

Propono: Tute forigi "insurekto" kaj aldoni Rim. cxe insurekcio: "Kaj 
'insurekcio' kaj la forma varianto 'insurekto' estas evitindaj. Temas nur 
pri latinidaj duoblajxoj de "ribelo" aux "popola ribelo".

Bernhard 

Rispondere a