Wieland: >Sed se vi tajpas ekzemple bulgare tio estas puno. :-)
Mi ne pretendas, ke estas tre oportune, sed mi enkondukis amason da rusaj terminoj sen granda problemo: ja mi uzis makroon por elvolvi la latinan tajpitajxon al XML-aj entoj. Por la araba mi faris specialan vim-an "klavaron" (keymap), kiu rekte tradukas la latinan tajpitajxon al XML-aj entoj: vi povus fari ion tute similan por la kirilaj lingvoj. Kore, Marc
