Je Friday 30 November 2007 13:56:11 Dmitri Gabinski skribis: > [...] > Jes, mi uzas openSUSE 10.2, sed mi ne estas ankoraux suficxe sperta por > instrui pri Linukso. Interalie, kian distron uzas vi? > > > Mi ankoraux ne sukcesis skribi cx aux ux. > > Hm, miaokaze mankas nur ux, se mi ne eraras.
- Se vi havas sur via klavaro klavon kun senpasha cirkumflekso (^) - iuj diras "morta cirkumflekso", do se vi tajpas ghin, ghi ne tuj aperas, sed atendas la entajpon de ekz-e "c" por aperigi la chapelitan ch, tiam vi ne havas problemon kun la chapelitaj literoj, sed ja kun la ux, char tie ja ankau aperus la cirkumflekso. Tiun problemon vi solvas jene: 1. En terminalo, farighu mastrumanto, do: entajpu "su" kaj poste la pasvorton de root; 2. Tuj poste lanchu en la terminalo redaktilon, ekz-e: "kwrite" 3. Tiam aperas Kwriter. En ghi, malfermu jenan paghon: /usr/share/X11/locale/en_UTF-8/Compose 4. En tiu pagho serchu la linion <dead_breve> <u> : "ŭ" ubreve (inter la citiloj trovighas la ghusta u breve), kopiu tiun lastan parton post la dupunkto serchu (iom malsupre) <dead_circumflex> <u> : "u" ucircumflex (inter la citiloj trovighas la u kun cirkumflekso) kaj anstatauigu chion post la dupunkto per via kopiajho. La samon faru per la granda U: 5. Premu la konservu-butonon, kaj jen finite. Kiam vi tajpos la cirkumflekson kaj poste la u, aperos nia bela u kun hoko. Se vi ne disponas pri senpasha cirkumflekso, vi devas krei ghin. Kiel fari tion, sekvu la instrukcion de, mi kredas, Wennergren en sia retpagho. Serchu che Google "tajpi esperantajn literojn". Tie staras ankau la konsilo kiun mi jhus donis al vi, sed la adreso de la pagho intertempe shanghighis (almenau por Mandriva, kiun mi uzas). Bonan sukceson! Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl
