A.) Cxe "kabino" oni trovas i.a. jenan ekzemplo-frazon: "D. Kirchner el Köln okupigxas per konceptado de sportglisilaj ..."
Laux mi malbona lingvo-uzo pro "Köln" anstataux "Kolonjo". Kion fari? 1.) "Sinjoro Kirchner okupigxas per ..." (forlaso, cxar "el Köln" cxiukaze nenion aldonas por pli bone kompreni la vorton). 2.) "D. Kirchner el Kolonjo ..." (korekto; en la fonto-indiko oni aldonu "laux": "Llaux K. Franc: La avio, pri kiu oni parolas, SAEST 1982, p. 56a" - tio signifas, ke oni ne lauxvorte transprenis la tutan - malbonan - frazon). Mi nun ne traktas, cxu "okupigxas per" estas bona (laux mi ne). Mi celas nur la principan demandon el la titolo. B.) Kial entute ekzemplo-frazoj cxe EVIT-vortoj? Ili nur ripetas la evitindan lingvo-uzon. Bernhard
