Bernhard: > A.) Cxe "kabino" oni trovas i.a. jenan ekzemplo-frazon: > "D. Kirchner el Köln okupigxas per konceptado de sportglisilaj ..." > Laux mi malbona lingvo-uzo pro "Köln" anstataux "Kolonjo". Kion fari? > 1.) "Sinjoro Kirchner okupigxas per ..." (forlaso...
eblas. forlason ni markas tiamaniere: http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/manlibro.html#ekz > 2.) "D. Kirchner el Kolonjo ..." (korekto; en la fonto-indiko oni aldonu > "laux": "Llaux K. Franc... la nomo de la auxtoro aperas en <aut>...</aut>. li ne nomigxas "laux k. franc" sed "k. franc". > B.) Kial entute ekzemplo-frazoj cxe EVIT-vortoj? Ili nur ripetas la > evitindan lingvo-uzon. ekzemplaj frazoj: - helpas kompreni la sencojn - montras tipajn esprimojn (kunvenon fermi, malfermi...) - pruvas, ke la vorto estis reala uzata - per fontindikoj montras, kiuepoke gxi estis uzata - per fontindikoj montras, en kiaspecaj verkoj gxi estis uzata. tial revo havas kutimon, ke oni cxiam enkondukas vorton kun ekzemploj el la reala uzo, ecx se la ekzemploj ne havas cxiujn menciitajn ecojn. tio validas ankaux pri evitindaj vortoj. > kajuto = Cxambreto... > Kial en la dua frazo oni uzas la formon "kaoso", kvankam ReVo > per referenco cxe "kaoso" rekomendas la F-tan vorton "hxaoso"? cxar ni ne falsas ekzemplojn el la reala uzo, nur adaptas la ortografion (x -> cxapelo) kaj kelkfoje ellasas aux klarigas kiel indikite cxi-supre. se ni disponus facile esploreblan plurmilionvortan tekstaron kun varia enhavo ni eble sukcesus elekti cxiam bonstilajn, trafajn, ne tro longajn, ne tro mallongajn ekzemplajn frazojn konformajn al la rekomendoj de la vortaro. jxeromo
