Jen miaopinie unu el la plej malfortaj flankoj de ReVo:

kajuto = Cambreto por veturigisto au veturantoj sur sipo, avio au alia 
transportilo: la kapitano kusis malsobra en sia kajuto [1]; en kajuto de 
ciela sipo regos nekredebla kaoso [2].

Ambaux ekz-oj apenaux helpas por kompreni la vorton "kajuto". Ili certe ne 
helpas kompreni, cxu kajuto estas nur logx-cxambro sur sxipo, en avio / 
aviadilo aux cxiela sxipo, aux cxu gxi ankaux estas tiea labor-cxambro kun 
la stirilo, kontrol-instrumentoj ktp., angle "cockpit", vd. la fotojn:

// http://de.wikipedia.org/wiki/Pilotenkanzel

Kial en la dua frazo oni uzas la formon "kaoso", kvankam ReVo per referenco 
cxe "kaoso" rekomendas la F-tan vorton "hxaoso"? Laux la ReV-aj preferoj do 
"en kajuto de cxiela sxipo regos [kial futuro?] nekredebla hxaoso".

Kial ekzemplo-frazoj kaj tradukoj cxe "kaoso", se gxi estas nur 
(nerekomendita) kromformo? Cxu ne cxio krom la referenco devus esti 
forstrekita kaj aldonita (nur) cxe "hxaoso"?

Bernhard 

Rispondere a