De: "Wieland Pusch" <[EMAIL PROTECTED]>

> Laux mi la traduko estas gxusta, nur la difino maltauxga :-)
>
> Mi subtenas aldoni alian sencon (snc) por la amara trinkajxo.
>
> Sunday, December 2, 2007, 7:44:55 AM, Bernhard/vi skribis:
> BP>  4.) La (de)-tradukoj  "Tonic, Tonic Water" estas malgxustaj. La
> BP>  *medikamento* en la germ. estas Tonikum aux tonisierendes Mittel,
> BP>  Stärkungsmittel, Kräftigungsmittel (vd. gxuste GWED1999).

Kara Wieland,

estas du objektoj (medikamento kaj amara trinkajxo) kaj du nocioj, kiujn oni 
esprimas en Eo per la sama termino, en la germana per diversaj terminoj:

toniko (medikamento) = Tonikum, tonisierendes Mittel, Stärkungsmittel, 
Kräftigungsmittel
toniko (amara trinkajxo) = Tonic, Tonic Water, Tonic Wasser

Cxar ili estas profunde ligitaj (la amara trinkajxo estas senco-vastigo de 
la - iama? - medikamento) ili rajtas je nur unu ReVo-pagxo.

La homofonan nocion "toniko" (baza tono) oni disigu kaj sxovu al propra 
pagxo, en Rim. reciproke referencante al la alia pagxo.

Mi gxojas, ke vi subtenas aldoni dif. por la trinkajxo. Propono: toniko = 
kinina refresxiga trinkajxo kun malforte amara gusto: gxin-toniko.

Belan dimancxon

Bernhard 

Rispondere a