bernhard: > BP> ReVo havas du pagxojn por > BP> gxino = Grenobrando aromigita per juniperaj beroj > BP> gxino = Nevidebla spirito ... > BP> ReVo havas nur unu pagxon por > BP> toniko = Medikamento kun vigliga, fortiga efiko... > BP> toniko = La baza tono de gamo. > BP> Cxu ekzistas regulo?
wieland: > sxajne ni ankoraux ne trovis respondon al via demando. > Mia opinio estas unu artikolo por samaj vortoj. ni diskutis plurfoje pri diversaj ekzemploj. vidu ekzemple en julio 2005 pri "katarakto" aux pri "eriko julio auxgusto", kaj je diversaj datoj pri "kanono" aux "kazo". ne estis unuanima opinio. ne estas klara "senca distanco" kiu funkciu kiel limo por decidi pri du artikoloj prefere ol unu. en cxi tiu okazo mi rekomendus disigi la du "tonikojn". mi ankaux kelkfoje pensis, ke estus pli sxpare kaj klare fari kapartikolon pri samformajxoj same kiel en vikipedio, prefere ol homonimaj interreferencoj: "kanao estas plursenca vorto: -> kanao japana litero -> kanao vegetajxo " jxeromo
