Je 12/4/07, Yury: > Kaj en ReVo, kaj en PIV verbo "eksperimenti" estas markita kiel > transitiva. Tamen nenie estas ekzemplo kun rekta komplemento. Kion > povas signifi "eksperimenti X-on"? Ĉu "eksperimenti pri X-o"? Ĉu > "eksperimenti super X-o"? Aŭ eble tio estas simple eraro kaj > "eksperimenti" estas netransitiva?
Mi opinias tion eraro. Anglalingve "to experiece smth" signifas ne nur "eksperimenti", sed ankaŭ "sperti ion", "travivi ion", "senti ion": "to experience pleasure, difficulty" ktp. Kaj ankaŭ oni diras "experienced" por la senco "sperta". Tio estas absolute alia senco, kaj kruda eraro de anglalingvanoj; estas mirinde ke la PIV-oj ne rimarkis tion. Supozeble ĉar la franca substantivo "experience" estas egale konfuza. Tutcerte mi ne dirus "eksperimenti plezuron" aŭ "eksperimentita kuracisto". Esperanto estas lingvo pli preciza, kaj ĝi havas apartajn vortojn por "sperto" kaj "travivaĵo" (kiuj cetere ne estas egalaj). -- Sergio
