On Dec 12, 2007 11:28 PM, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Kion fari? Simple klarigu, kiu, kiel "sisteme forigis hx-sonojn", de kiu aux > kio, eble kial? Kaj simple donu ekzemplojn por via nova aserto (kiu tre > probable estas same malgxusta kiel viaj antauxaj).
Nu mi ne scias kiu, sed cxiam sxajnis evidente al mi, ke iu ne sxatis/sxatas hx-sonojn kaj anstatauxigis multajn hx-sonojn per k-sonojn. Ekzemple: "hxemio" estas fundamenta, "kemio" estas de la akademio (kaj estas la vorto el la du kiu havas la difinon en PIV 2002, dum la fundamenta "hxemio" havas nur indikon vidi "kemio"). "hxirurgo" estas zamenhofa, sed nur sendas leganton al "kirurgo", kiun ankaux enkondukis la akademio. Simile estas fundamenta "hxaoso" kaj nefundamenta "kaoso" (en PIV, sed versxajne ne de la akademio, do PIV ne auxdacis meti la cxefdifinon cxe la k-versio). Cxu vi vere neniam rimarkis tiajn nenecesajn hx/k-vortparojn? Kial oni enkondukis k-versiojn de diversaj jam ekzistantaj kaj bonaj fundamentaj vortoj kun hx? amike, russ
