Je 12/10/07, Alexander: [...]
> Ili nek priskirbas realan lingvouzadon, nek tauxgas kiel preskibaj > vortaroj, cxar ili simple senzorge enkondukas mortnaskitajn formojn, > kiuj konfuzas lingvistike naivajn homojn kaj ne sukcesas REPREZENTI > leksikon sisteme kaj kohere. [...] > Samrilate, mi volus atentigi vin pri tio, ke jam ekzistas suficxe > grandaj, sed - ho ve! - nefidindaj vortaroj. Kio gxis nun mankas, > estas vortaro, kiu sisteme kaj kohere REPREZENTUS la kernan vortaron > de Esperanto bazite sur firmaj kaj konvinkaj principoj. Mi ankoraux > esperas, ke ReVo povas movigxi en tiu direkto. Mi plene konsentas kun la opinioj de Alex, krom ke la vorton "reprezenti" mi ŝanĝus al "prezenti". "Reprezenti" signifas "agi kiel anstataŭanto, delegito". Ambasadoro resprezentas sian reĝon. Signo reprezentas sian sinaton. Sed _mi_ PREZENTAS signaton per signo, mi mem ne estas ties _reprezentanto_ (mi estas ties prezentanto). Vd mian noton ĉe "reprezenti": http://reta-vortaro.de/revo/art/reprezent.html#reprezent.0i -- Sergio
