Antaux nelonge ni iom diskutis pri radikfinaj homonimoj. Jxus mi hazarde (re-)trovis la studon de Josef Kavka: KONTRIBUE AL PIV - Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature, Eldonita de KAVA-PECH en 1996:
// http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/terminologio/homonim.htm Kavka traktas dek grupojn de falsaj parencoj: 1. -OL- kaj -UL- (kupolo / *kupulo), 2. -EN- kaj -IN- (delfeno / *delfino), 3. -IS- kaj -ID- (iriso / *irido), 4. -ED- kaj -ET- (planedo / *planeto), 5. -US- (poluso / *polo), 6. -UM- (heliumo / helio), 7. -A-, -E-, (I, O, U) (boao / *boo; novao - novo [nova stelo]), 8. -KS-, -C-, -K-, 9. -AR-, -ER- (omar'o / hom'ar'o) 10. -AN-, -ON- (banan'o / ban'an'o) kaj konkludas: "La sennombraj homonim-okazoj en Esperanto estas neeviteblajxo de la planlingvo; ties afiksa sistemo kaj facila kunmetebleco de radikoj konsiderinde plialtigas - kompare kun ajna etnolingvo - nombron da homonimoj. **Misformi fontlingvan radikon, por ke evitigxu homonimeco, jen kondamninda procedo, precipe se temas pri nomenklaturajxoj internacie kodigitaj**. Esperanto, kiel planlingvo, celu lauxeblan ordon, almenau en tioma grado, kioma estas atingita en giaj fontlingvoj." La studo per multaj ekzemploj ankorauxfoje detale montras: - "koincido de vortoj etimologie aux morfologie malsamaj, sed fakte samformaj" estas vasta fenomeno en Eo; - *plej ofte* la F-to kaj Z. simple akceptas la kolizion; - *escepto-kaze* la F-to kaj Z. aplikas iun metodon por eviti la falsan parencon, ekz-e sxangxas de la internacian formon *delfino al la ne-internacia delfeno, kvankam ne ekzistis bezono por tio, cxar Delfo (nur) estas helena urbo kaj la dangxero pri miskompreno pro tio pure teoria; - la aserto de Sergio, ke evito de la kolizio estus la baza regulo, ignoras la faktojn kaj estas simple malgxusta. La malo estas vera; - iu iom kohera sistemo pri tiu evit-maniero apenaux estas priskribebla (kiuokaze, kiel? Renato gxis hodiaux ne auxdacis vortumi regulon por pa*g*eto, palet*r*o, muske*d*o, kometo) - la revo pri kerna Esperanta vort-materialo kohera estas naiva. La F-to tiupunkte simple ne estas kohera, sed kaprica kaj tamen kara. Cxiu povas facile kontroli tiujn punktojn, (re-)legante la studon de Kavka 1996. Sincere Bernhard
