> Bernhard:
>
> >- la revo pri kerna Esperanta vort-materialo kohera estas naiva. La F-to
>>tiupunkte simple ne estas kohera, sed kaprica kaj tamen kara.
>
> Kara Bernhard, vi ne nur estas la advokato de la diablo, sed la
> diablo mem. Sed ankau' diabloj rajtas festi Kristnaskon. Bondezirojn
> al vi kaj al c'iuj tiuj, kiu provas sekvi la Fundamenton kaj
> disvastigi Esperanton! Ni bezonas pli da parolantoj ne pli da paroloj.
>
> Amike
>
> Renato

Dankon kaj same al vi, kara Renato,

Dio aux la Supera Mistero aux kio/kiu ajn viakrede responsa donu al vi 
longan vivon, klarvidon al la historie kreskita F-to kun cxiuj gxiaj 
nekoherajxoj kaj eble ecx emon al detaloj kaj faktoj.

Hodiaux estas la tago de vintra solstico. Ek de nun cxiu tago en la norda 
hemisfero gxuos du minutojn pli da sunlumo gxis la maksimumo je la 21a de 
junio. Estas tiu tago, kiun paganaj popoloj festis, gxis kiam la kristana 
eklezio okupis gxin / alkulturigis gxin por (preskaux samtempa) kristnasko. 
Se iu volas li aux sxi do rajtas jam hodiaux solene festi la revenon de la 
lumo kiel simbolo de la vivo kaj espero.

Belajn festotagojn al cxiuj.

Bernhard

Rispondere a