Viktoro: >Kiasence estas Tanzanujo hejmo de "tanzanoj"? CXu estas preferinde Bolivujo?
Nu, mi konfesas ke mi intence troigis. Tamen la mondo estas dividata je du grandaj grupoj: tiuj, kiuj estis influitaj de la franca revolucio, kaj tiuj, kiuj ne estis influitaj de la franca revolucio (pri c'i tio angloj kaj rusoj estas en la sama flanko). Tiuj, kiuj estis influitaj de la franca revolucio pensas ke la c'efa afero en la vivo estas la civitaneco (liberté, egalité, ktp.) kaj c'io cetera: religio, etneco kaj trinko-kutimoj, estas personaj aferoj sen publika graveco. En tiu senco por mi tute ne estus s'oke diri ke tanzanoj (tanzanaj civitanoj) log'as en Tanzanujo, bolivoj en Bolivujo kaj nepaloj en Nepalujo. Mi komprenas, ke tamen por aliaj la situacio estas alia. Do, mi pretas akcepti ke uzbekoj log'as en Uzbekujo dum tanzanianoj en Tanzanio. Vivu la franca revolucio, civitano Viktoro! Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
