Renato Corsetti wrote:
> Viktoro:
> 
>> Kiasence estas Tanzanujo hejmo de "tanzanoj"? CXu estas preferinde 
>> Bolivujo?
> 
> Nu, mi konfesas ke mi intence troigis.
> 
> Tamen la mondo estas dividata je du grandaj grupoj: tiuj, kiuj estis 
> influitaj de la franca revolucio, kaj tiuj, kiuj ne estis influitaj de 
> la franca revolucio (pri c'i tio angloj kaj rusoj estas en la sama flanko).
> 
> Tiuj, kiuj estis influitaj de la franca revolucio pensas ke la c'efa 
> afero en la vivo estas la civitaneco (liberté, egalité, ktp.) kaj c'io 
> cetera: religio, etneco kaj trinko-kutimoj, estas personaj aferoj sen 
> publika graveco. 


Laux tiu cxi difino usonanoj apartenas al influitoj, malsame ol angloj.


> En tiu senco por mi tute ne estus s'oke diri ke 
> tanzanoj (tanzanaj civitanoj) log'as en Tanzanujo, bolivoj en Bolivujo 
> kaj nepaloj en Nepalujo.
> 
> Mi komprenas, ke tamen por aliaj la situacio estas alia. Do, mi pretas 
> akcepti ke uzbekoj log'as en Uzbekujo dum tanzanianoj en Tanzanio.
> 


Mi nur insistas pri Tanzanio logxata de tanzanianoj por defii al iu, kiu 
insistas pri Usonio, Kanadio, Nederio, Irakio, k. t. p., por ke ekzistu 
usonoj, kanadoj, irakoj, k. t. p.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a